Zsuzsa Koncz [ĵuĵa konc], hungare Koncz Zsuzsa, Esperante Susano Koncz estas elstara hungara ŝlagrokantisto. Ŝia frato estis András Koncz.

Zsuzsa Koncz
Persona informo
Aliaj nomoj Jana Koncz
Naskiĝo 7-an de marto 1946 (1946-03-07) (78-jaraĝa)
en Pély
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Zsuzsa Koncz
Familio
Frat(in)o András Koncz
Edz(in)o Miklós Boldizsár
Parencoj Iván Boldizsár
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.konczzsuzsa.hu/
vdr
Zsuzsa Koncz en 2011

Zsuzsa Koncz naskiĝis la 6-an de marto 1946 en Pély.

Biografio redakti

Zsuzsa Koncz komencis sian kantistan karieron en Hungara Televizio, kie kune kun alia gimnaziano ili atingis la 2-an lokon en konkurso pri kantado. En 1967 ŝi havis ĉefrolon en filmo Ezek a fiatalok (Tiuj gejunuloj), dume ŝi koncertadis, precipe kun bando Illés ne nur enlande, sed ankaŭ en Germanio (en ambaŭ partoj), en Sovetunio, en Francio ktp. Ŝi estis la plej konata ŝlagrokantistino dum estreco de János Kádár. Kelke da ŝlagroj estis malpermesitaj, sed la aliaj furoris. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Diskografio redakti

  • 90 hungaraj kaj 18 eksterlandaj muzikdiskoj memstare, krome ŝi partoprenis en aliaj diskoj
  • Ŝia kanto "Kiel rakontu mi" ("Hogy mondjam el neked") publikiĝis en Esperanto en 1981 sur sondisko kaj en 2015 ĉe YouTube.

Ŝiaj filmoj redakti

  • Ezek a fiatalok (Tiuj gejunuloj), 1967
  • Szevasz, Vera!, 1967
  • Bűbájosok, 1970

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti