Zsuzsanna Esztó

hungara pianisto

Zsuzsanna Esztó [ĵuĵana estO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Esztó Zsuzsanna estas hungara pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Tamás Roska, ŝia filo estis Botond Roska, ŝia geedziĝa nomo laŭ la hungarlingve kutima nomordo estis Roska Tamásné aŭ mallonge Roskáné.

Zsuzsanna Esztó
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1942 (1942-02-07) (82-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Tamás Roska
Infano Botond Roska
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Zsuzsanna Esztó naskiĝis la  7-an de februaro 1942(nun 1942-02-07).

Biografio redakti

Zsuzsanna Esztó ekde 1952 lernis muzikon, post 4 jaroj ŝi frekventis antaŭlernejon de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝi akiris pianistan diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1966. Jam en 1964 ŝi akiris la unuan lokon en konkurso en Vieno, poste ŝi ofte koncertis en Aŭstrio. Tamen ŝi koncertis ankaŭ enlande, Eŭrope, eĉ en Usono. Ekde 1970 ĝis la emeritiĝo ŝi instruis en la Muzikarta Universitato, ekde 1979 asistanto, baldaŭ kiel docento. Ŝi multe okupiĝis pri tekniko de Ferenc Liszt, en 2000 ŝi publikigis pri tio monografion, tial ŝi ricevis gradon DLA.

Ŝiaj elektitaj disĉiploj redakti

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti