Zubajdo (Zubajda bint Ĝa`far ibn Mansur (arabe: زبيدة بنت جعفر بنت المنصور) (mortis en 832) estis nepino de abasida kalifo Al-Mansur, tra ties filo Ĝa'far, kaj kuzino (kiel patrino) de Harun al-Raŝid (766-809), kun kiu ŝi poste geedziĝis (781).

Zubajdo
kalif-edzino
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 766
en Bagdado
Morto 10-an de julio 831 (0831-07-10)
en Bagdado
Tombo Tarsus Mosque vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Ja'far ibn Abdallah al-Mansur vd
Patrino Salsal bint Ata vd
Edz(in)o Harun ar-Raŝid vd
Infanoj Al-Amin vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas la plej konata abasida princino. Agadoj de ŝi kaj ŝia edzo estas temo de la Mil kaj unu noktoj.

Onidire, ŝia palaco 'zumis kiel abelujo' ĉar ŝi dungis cent virinojn por memorizi la koranon.

Ŝi estas memorhonorigita precipe pro ŝia agado por la simplaj homoj (ulema) kaj la malriĉuloj, kaj pro la serioj de putoj, ripozejoj kaj artaj akvobasenoj por la muslimaj pilgrimantoj apud la vojo de Bagdado al Mekko kaj Medino. La vojo estis renomita por ŝia honoro je Darb Zubajda (“Zubajda’ vojo”).