La Zubera estas dialekto de la Eŭska lingvo.

Zubera dialekto
dialekto de eŭska lingvo
eŭska lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 bsz
  Glottolog basq1250
Angla nomo Souletin
Franca nomo souletin
vdr
Dialektoj de la eŭska lingvo

Enkonduko redakti

La Zubera dialekto estas specifa eŭska variaĵo parolata en Zubero (la plej malgranda el la 7 historiaj provincoj de Eŭsklando, situanta nord-oriente de tiu ĉi). Ĝi prezentas kelkajn lingvajn kaj fonetikajn specifaĵojn kiuj distingas ĝin. Ĝia prononco diferencas de aliaj eŭskaj elparoloj per, interalie, la « e » prononcata « i » kaj la « o » prononcata « u » kiam ili estas sekvataj de vokalo kaj ĉefe kun la akcento « ü » kiu ĝenerale prononcatas kiel la franca « u » sed povas prononciĝi « i » se ĝi estas sekvata aŭ antaŭita de vokalo. Ĝi karakterizas la zuberan fonetikon kie ĝia ofteco estas multe pli granda ol tiu de « u » en la norma eŭska dum oni retrovas ĝin en neniu alia dialekto.

La zubera ankaŭ prezentas leksikajn kaj deklinaciajn specifaĵojn.

Leksikaj specifaĵoj redakti

Kelkaj zuberaj lingvaj specifaĵoj
esperanto norma eŭska zubera dial.
Adverboj: neniam inoiz ez, sekula sekülan
ofte maiz üsü
Adjektivoj: bone ongi honki, ontsa
bela eder eijer
Verboj: okazi gertatu agitü
havi ukan üken
fini bukatu ürrentü
veni etorri jin
Substantivoj: kuirejo sukalde sükalte
floro lore lili
loko leku lekü
monto mendi bortü, borthü
pluvo euri ebi
poeto bertsolari koblakari
suno eguzki eki
eliro irteera, atera elkigia
Zubero Zuberoa Xiberoa


Lingva situacio redakti

Hodiaŭ, pli ol 60 % el la 16,000 Zuberanoj estas eŭsklingvaj, sed la malkresko de nombro da parolantoj inter la junularo kaj maldungo kunportas danĝeron por la pluekzisto de la dialekto. Tamen, la laboro farata de kulturaj asocioj en kiuj multaj gejunuloj implikiĝas, ebligas al la dialekto pludaŭri, malgraŭ la normigo de la lingvo fare de "Euskara batua", kiu ŝajne ne forpelis la zuberan.

Bibliografio redakti

  • Fenaille Mispiratzeguy: Dictionnaire Français-Basque Grammaire, 1936. Eldonita de la aŭtoro, 38, rue D'Angiviller - Versailles. Vendata ĉe Eldonejo Foldex, 111, rue Legendre, Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti