Zubero, Xiberoa en la zubera dialekto, Zuberoa en la eŭska, Soule en la franca, Sola en la hispana, estas la plej malgranda el la sep provincoj de Eŭsklando.

Zubero
Provinco
FlagoBlazono
provinco [+]

LandoFrancio

- koordinatoj43° N, 1° U (mapo)43.233333333333-0.88333333333333Koordinatoj: 43° N, 1° U (mapo)
Areo772 km² (77 200 ha) [+]

Loĝantaro15 350 [+] (2006)
Denseco19,88 loĝ./km² [+] [+]

Zubero (Tero)
Zubero (Tero)

Zubero (Pyrénées-Atlantiques)
Zubero (Pyrénées-Atlantiques)
DEC

Zubero (Francio)
Zubero (Francio)
DEC

Map
Zubero
Vikimedia Komunejo:  Soule [+]
vdr

Enkonduko redakti

Zubero havas ĉirkaŭ 16,000 loĝantojn kaj ĝia ĉefurbo estas Mauléon-Licharre. La loĝantoj estas nomataj souletins en la franca kaj xiberotarrak en la zubera.

La Zuberanoj distingas Altan Zuberon ("Basabürü", kiu signifas kapo, sovaĝa ekstremaĵo, monta parto en la sudo) disde Malalta Zubero (kun Mauléon en la nordo)[1].

Ĝi situas en la departemento Pyrénées-Atlantiques en la valo de Saison (Uhaitza en la eŭska), regiono Akvitanio. Tiu provinco estas kelfoje nomata Lando de Zubero. Laŭ la Akademio de la Eŭska Lingvo (Euskaltzaindia), ĝi estus unu el la sep historiaj teritorioj, kiuj konsistigas Eŭskion, t.e. teritorio kun komunaj kulturaj, antropologiaj kaj etnografiaj karakterizoj kiel la Eŭska lingvo.

La komunumoj kiuj konsistigas ĝin apartenas al la francaj kantonoj de Mauléon-Licharre (Maule-Lextarre), Tardets-Sorholus (Atharratze-Sorholüze), en la arondismento de Oloron-Sainte-Marie, kaj parte al la kantono de Saint-Palais (Malsupra Navaro) en la arondismento de Bayonne. Al tiuj komunumoj necesas aldoni la vilaĝon de Esquiule, situanta en Bearno, tamen ĝenerale ligita al Zubero, ĉar la popolo tradicie parolis la zuberan.

La komunumoj de Zubero integritaj en la arondismento de Oloron-Sainte-Marie, krom Esquiule, asociiĝis por formi la komunumaron de komunumoj de Soule-Xiberoa.

La komunumoj de Zubero de la nuna Kantono de Saint-Palais estas integritaj en la komunumaro de komunumoj de Amikuze.

Ĝia ekonomio ĉefe konsistas el agrikulturo (porlakta bredado, interalie por ŝaf-fromaĝoj), aviadila sub-konstruado kaj kelkaj metiartaj industrioj kiel tiu de espartaj sandaloj.

En Zubero estas parolata aparta dialekto de la eŭska: la zubera.

Geografio redakti

Zubero estas limigita:

Zubero divideblas en tri zonojn:

  • Pettara aŭ La Barhoue aŭ Malalta Zubero norde: ebenaĵo ĉirkaŭ Mauléon;
  • la arbaro de Arbailles (Arbaila) oriente;
  • Basabürüa aŭ Alta Zubero sude kulminante al 2017 m en montopinto de Orhy.

Historio redakti

De antikva Zubero ĝis Bearna dominado redakti

Dum paleolitiko, tiu regiono de Pireneoj jam estis loĝata ĉar oni trovis prahistoriajn restaĵojn de la Neandertala homo en la grotoj Xaxixiloaga en Aussurucq (Altzürükü) kaj Etxeberri. En la fino de Neolitiko, la popolo plimultiĝis kaj asimilis la teĥnikojn kaj sciojn de aliaj popoloj. La Romianoj havis granda influon en Zubero, same kiel en la cetero de Akvitanio, kvankam ĝi konservis la pra-eŭskan lingvon.

Post la disfalo de la Romia Imperio, estis invadoj de Visigotoj kaj Frankoj en la 5-a jarcento. En 602, la vaskonaj teritorioj en la nordo de Pireneoj estis unuigitaj kun la duklando de Vaskonio, venkante iom poste (635) la armeon de reĝo Dagobert la 1-a, provante per tio firmigi relativan sendependecon. La Duklando de Tuluzo malaperinte en la manojn de la Frankoj, la Duklando de Vaskonio elfariĝis el la teroj de Duklando de Akvitanio (660), kvankam ĝi estis sendependa ĝis la Karolidoj kiuj konkeris ĝin en 768. Malgraŭ luktoj por konservi sian sendependon, la Duklando de Vaskonio fine unuiĝis kun tiu de Akvitanio inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj.

De Bearna ĝis Angla dominado redakti

En la 9-a jarcento naskiĝis la vicgraflando de Zubero, dank'al la naskiĝo de la Reĝlando de Pamplono (824), kies unua reĝo Iñigo Arista, nomis Aznar unua vicgrafo en 832, tiel komencante dinastion kiu pludaŭris ĝis la 13-a jarcento. En la 11-a jarcento, la duko de Gaskonio transdonis siajn rajtojn rilatajn al Zubero al la vicgrafo de Bearno, dum la reĝo daŭre estis la dekano de kastelo de Mauléon. La duklando de Akvitanio elfariĝis el la eŭskaj (vaskonaj) teritorioj, kiuj konservis siajn instituciojn, trapasante iom poste unuigitaj kun Lapurdo en la manojn de Angloj en 1152, sekve al la geedziĝo de Eleonora de Akvitanio kun Henriko la 2-a Plantagenêt. Sub angla dominado, Zubero konservis grandan liberecon en siaj kutimoj, disvolvante sian ekonomion. Post la angla dominado, ĝi trapasis en la manojn de Vicgrafo de Bearno, Gaston la 4-a de Foix, en 1449.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Marc Large, "Xan de l'Ours, la légende de l'homme sauvage", éditions Cairn.