Zubrzyca Górna
vilaĝo
Zubrzyca Górna, hungare Felsőzubrica estas vilaĝo en Pollando, en provinco Malgrandopolio, en vojevodio Nowy Sącz, en Distrikto Nowotarski. Inter 1899-1918 la oficiala hungara nomo estis Felsőbölényes.
- Areo: km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 34-484
- Telefonprefikso: +(48)18
- Aŭtokodo: KNT
- koordinatoj: 49° 34' N, 19° 39' E
Situo redakti
La vilaĝo situas en Karpatoj en valo de rojo, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo preteriras). Jabłonka (Malgrandopolio) troviĝas 10 km-ojn for.
Historio redakti
Familio Moniak konstruis tie akvomuelejojn kaj teksaĵfarejon proksimume en 1620 kaj formiĝis ankaŭ vilaĝo. Pro tiu ago Mateusz Moniak nobeliĝis en 1674. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, poste al Pollando. En 1939 Slovakio okupis la vilaĝon kaj ĝis 1945 apartenis al Slovakio.
Vidindaĵoj redakti
- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo
- nobeldomo de Moniak kun subĉiela muzeo