Zuerato (arabeالزويرات) estas la plej granda urbo en norda Maŭritanio kaj estas la ĉefurbo de Tiris Zemmour, kun ĉirkaŭ 38.000 (2005) loĝantoj. Ĝi situas ĉe la orienta fino de la Maŭritania fervojo al Nouadhibou.

Zuerato
fervoja stacidomourbo • komunumo de Maŭritanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 44′ N, 12° 28′ U (mapo)22.734444444444-12.4725Koordinatoj: 22° 44′ N, 12° 28′ U (mapo) [+]
Alto 380 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Zuerato (Maŭritanio)
Zuerato (Maŭritanio)
DEC
Zuerato
Zuerato
Situo de Zuerato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zouerat [+]
vdr

Priskribo redakti

La urbo estas centro por la fererca minado, inkluzive la minejojn de Fderîck, Tazadit kaj Rouessa. La ferercejoj estis unuafoje malkovritaj proksime al Kediet Iĝil en 1952 kaj en 1958 oni donis la minadajn koncesiojn al Miferma, "Société des mines de fer de Mauritanie", kiu estas dominata fare de eŭropaj minadaj kompanioj. En 1974 Miferma estis ŝtatigita fare de la maŭritania registaro. La industrio disvolviĝis en la areo tra la jardekoj. Oni malkovris en 1981 novan ferercan ejon ĉe guelb el Rhein, 35 km norde de Zouérat kaj en 1990 oni malkvoris pluan ĉe Guelb M'Haoudat, kiu situas ĉirkaŭ 65 km de Zouérat.

Pliaj kompanioj, kiuj minas ferercojn en la regiono estas Xstrata kaj ArcelorMittal.

La minebla fererca amaso de SNIM (minejo de Tazadit) estas kalkulata je 200 milionoj da tunoj de hematito. La ŝarĝotrajnoj, kiuj transportas la ferercon longas, eĉ. 2,5-3 km. La loĝantoj laboras ankaŭ ĉe la loka administrado, militistaro. Tie laboras ankaŭ multaj el aliaj afrikaj landoj.

La urbo havas flughavenon al/de Nouadhibou, oni povas flugi per Boeing 737-500 kaj Boeing 737-700 de Mauritania Airlines International.

La akvo estas transportata el Boulenoir, kiu estas sur la fervoja linio de Nouadhibou.

Ĉirkaŭ la urbo kreskas neregula urbo, oni konstruis muron por disigi ambaŭ. La lokanoj nomas ĝin "mur de la honte" (muro de la honto).