Zufikon

komunumo de Svislando

Zufikon estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3971 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Zufikon
Blazono de Zufikon
Vilaĝo kaj peĝejo de Zufikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 20′ 40″ N 8° 21′ 35″ O / 47.34444 °N, 8.35972 °O / 47.34444; 8.35972 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 40″ N 8° 21′ 35″ O / 47.34444 °N, 8.35972 °O / 47.34444; 8.35972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3971
Areo 4,80 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 5621
Komunumkodo 4083
Mapo de Zufikon
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo Sankt-Martino

La komunumo Zufikon situas ĉe la orienta bordo de Flachsee, artefarita lago, kiu estiĝis pro baro de la rivero Reuss. La komunumo kunkreskis kun la najbara urbeto Bremgarten kaj la komunumoj Berikon kaj Widen.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 4,80 km², de kiuj 1,30 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,99 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 542m.s. sur la okcidenta flanko de la montoĉeno Mutschellen, ĝia plej malalta punkto ĉe la bordo de la rivero Reuss je 373 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zufikon limas en nordo al Widen, en oriento al Berikon, en sudoriento al Oberwil-Lieli, en sudo al Unterlunkhofen, en surokcidento aliflanke de la rivero Reuss al Hermetschwil-Staffeln, kaj en okcidento al Bremgarten.

Trafiko redakti

La norda parto de la komunumo, kiu situas ĉe la okcidenta deklivo de la montoĉeno Mutschellen estas konektita per la Bremgarten-Dietikon-Fervojo, kiu sur la komunuma teritorio havas la kvar haltejojn Zufikon, Hammergut, Heinrüti kaj Belvédère, al la publika trafikreto. La malnova vilaĝokerno en la ebenaĵo atingeblas per poŝtaŭto ek de Bremgarten kaj Affoltern ĉe Albis. Krome ekzistas loka vilaĝa buso en Zufikon.

La plej proksimaj alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas en Birmensdorf en distanco de proksimume 5 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zufikon datas laŭ la ŝtata arkivo de Argovio el la jaro 1150 kiel Zuffiken.

Post 1200 Zurikon fariĝis parto de la regejo de la Grafoj de Habsburgo-Laŭfenburgo. En la jaro 1318 la voktejo estis posedaĵo de la kavaliroj de Schönenwerd. Ilin sekvis la Senjoroj de Sengen. En la jaroj 1450 ĝis 1451 la urbo Bremgarten akiris por 1822 rejnaj guldenoj la regadon kaj la malaltan jurisdikcion pri la komunumo. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, la vilaĝo fariĝis parto de la Kamparvoktejo Baden, sed la domoj sude de la preĝeja turo estis aligita al la distrikto Keln, kies alta jurisdikcio apartenis al la urbo Zuriko. Post la Helveta Revolucio dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la komunumo apartenis al la tiatempa Kantono Baden. Post la integriĝo de Kantono Baden al la nova Kantono Argovio en la jaro 1803 la komunumo fariĝis parto de la hodiaŭa distrikto Bremgarten.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti