La Zurika Vinlando (alemane: Zürcher Wiiland; germane: Zürcher Weinland), estas regiono en nordokcidento de la svisa Kantono Zuriko, kiu apartenas al la Svisa Mezlando. La regiono portas la nomon, ĉar jam ek de la epoko de la romianoj oni kultivas en la regiono vinon.

Zurika Vinlando
Vinregiono
regiono [+]

LandoSvislando
- koordinatoj47° 37′ 8″ N, 8° 41′ 53″ O (mapo)47.6198.6981666666667Koordinatoj: 47° 37′ 8″ N, 8° 41′ 53″ O; CH1903: 694687 / 275018 (mapo)


Zurika Vinlando (Svislando)
Zurika Vinlando (Svislando)
DEC
Zurika Vinlando
Zurika Vinlando

Map
Zurika Vinlando
Vikimedia Komunejo:  Zürcher Weinland [+]
vdr
Vitoj antaŭ la preĝejo de Unterstammheim

Geografio redakti

La Zurika Vinlando estas limigita norde per la rivero Rejno. Ĝin trafluas la rivero Turo kaj en ĝia sudo situas la urbo Vinterturo. Ĝi estas pli-malpli identa kun la zurika distrikto Andelfingen plus la nordaj kaj orientaj komunumoj de la distrikto Vinterturo. La Vinlando estas tre kampareca kaj la plej maldense loĝata regiono de Zuriko. Ĝi havas mildan klimaton kaj precipe la sudaj deklivoj de la du ĵurasaj montĉenoj Kohlfirst kaj Irchel tial bone taŭgas por vinkultivado.

Ekonomio redakti

Kiel la nomo jam indikas, la regiono estas kampara kaj vivas de vinkultivado, sed ankaŭ de frukltokultivado ĝenerale kaj de bov- kaj porkobredado.

Historio redakti

En la regiono estis trovitaj restaĵoj de la ŝtonepoko kaj de la Hallstatt-kulturo. La vinkultivadon enkondukis la romianoj, kies norda limfortikaĵo Limes pasis super la montoĉeno Irchel. Dum mezepoko la regiono estis plej parte posedaĵo de la monaĥejoj en la regiono, nome Rejnaŭo kaj Sankt-Galo. En la 15-a jarcento iom post iom la urbo Zuriko akiris la vilaĝojn de la Vinlando kaj post la tempo de la Helveta Respubliko, kiu dauris de 1798 ĝis 1803 ili estis integritaj en la distrikton Andelfingen de la Kantono Zuriko.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti