La Zurika havengruo estis starigita en aprilo 2014 en la centro de la malnovaurbo de Zuriko apud la konsilia domo ĉe la bordo de la rivero Limato. La arta projekto jam jarojn antaŭ sia realiĝo kreis grandajn publikajn disputojn.[1]

Zurika havengruo
Zurika havengruo, koordinatoj: 47° 22′ 20″ N 8° 32′ 33″ O / 47.37222 °N, 8.54250 °O / 47.37222; 8.54250 (mapo)
Zurika havengruo, koordinatoj: 47° 22′ 20″ N 8° 32′ 33″ O / 47.37222 °N, 8.54250 °O / 47.37222; 8.54250 (mapo)
Koordinatoj47° 22′ 20″ N, 8° 32′ 33″ O (mapo)47.372228.5425Koordinatoj: 47° 22′ 20″ N, 8° 32′ 33″ O; CH1903: 683372 / 247406 (mapo)

Zurika havengruo (Zuriĥo)
Zurika havengruo (Zuriĥo)
DEC
Zurika havengruo
Zurika havengruo
Map
Zurika havengruo
Vikimedia Komunejo:  Zürich Transit Maritim [+]
vdr

Historio redakti

La projekto starigi en la cenctro de Zuriko havengruon kile artvero estis lanĉita de respondeculoj de la ruĝverda registaro de Zuriko jam en la 2000-aj jaroj. Post malkovro de 2000-jara romia havenpilio la 4-an de novembro 2009 la artisto Jan Morgentaler lanĉis la projekton de starigo de havengruo en Zuriko.[2] Dekomence la ideo dividis la loĝantaron de Zuriko en du grupoj. La kritiko laŭtiĝis ĉar la kostoj de 700000 svisaj frankoj por la projekto estis konsiderataj altaj.[3] La 20-an de januaro 2011 la komunuma konsilio de Zuriko akceptis krediton de 380000 svisaj frankoj por la artoprokejto de starigo de havengruo en la centro de Zuriko. La kontraŭuloj insultis, ke temas pri "merdaĵo, kiun neniu deziras", dum la poruloj parolis pri "pensigo". La kontraŭuloj de la havengruo kritikis, ke en antaŭa decido en la jaro 2009 la komunuma konisilio jam foje malekceptis la projekton.[4] Post la decido de la komunuma konsilio la urberstraro verdiktis la konstrupermeson. La unika rekurso kontraŭ tiu konstrupermeso estis retirita la 17-an de julio 2012. Tiel la konstrupermeso fariĝis valida.[5] En septembro 2013 venis lasta obstaklo. Evidentiĝis, ke la efketivaj kostoj pro teknikaj postuloj subite je 120000.- svisaj frankoj superis la permesitan maksimuman buĝedon de 600000.- Nun lastmomente tamen la projekto riskis fiaski. En tiu momento Martin Waser, membro de la urbestraro decidis garantii tiun monon el sia privata havaĵo.[6] Dank al donacalvoko la sumo tamen rapide reduktiĝis kaj per tiu persona agado la projekto en la lasta momento povis esti savita kaj finfine en aprilo 2014 la projekto realiĝis. La konstrupermeso estas provizora kaj laŭ ĝi la havengruo devas esti malkonstruita en 2015. Tamen nun jam laŭtiĝas voĉoj, ke la havengruo devas resti.

Popoliniciativo kontraŭ havengruoj redakti

Laŭ publikaj enketoj de la ĵurnalo "20 Minutoj" pli ol 78% de la legantaro kontraŭstaris la starigon de la havengruo.[7] Post la definitiviĝo de la konstrupermeso la Svisa Popolpartio kolektis 6000 subskribojn por popoliniciativo, kiu postulas la malpermeson de starigo de havengruoj kaj haveninstalaĵoj en Zuriko. La iniciativo fakte estas maltaŭga rimedo, ĉar eĉ se ĝi akceptiĝas, ĝi ne povas retrospektive malebligi la havengruon. La voĉdono ja okazos nur post la starigo de la gruo. La iniciativo estis valide prezentita la 4-an de novembro 2012. La 18-an de marto 2014 la urba konsilio en sia kunsido rekomendis al la popolo malakcepton de la iniciativo, kiu ja fakte ĉiukaze havos nur postan simbolan signifon.[8]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti