Zuzwil SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Zuzwil SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Zuzwil.

Zuzwil estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Zuzwil
Blazono de Zuzwil
Blazono de Zuzwil
Balzono de Zuzwil
Preĝejo de Zuzwil
Preĝejo de Zuzwil
Preĝejo de Zuzwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 28′ 12″ N 9° 6′ 47″ O / 47.47000 °N, 9.11306 °O / 47.47000; 9.11306 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 12″ N 9° 6′ 47″ O / 47.47000 °N, 9.11306 °O / 47.47000; 9.11306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4465
Areo 8,96 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 9524
Komunumkodo 3426
Mapo de Zuzwil priskribo de mapo=Mapo de Zuzwil
Mapo de Zuzwil
priskribo de mapo=Mapo de Zuzwil
vdr

Geografio redakti

La komunumo Zuzwil situas en la tiel nomita Princlando inter Wil SG kaj Uzwil ĉe la limo de la Kantono Turgovio. Zuzwil konsistas el la vilaĝoj Zuzwil, Züberwangen kaj Weieren. La sudan komunumlimon formas la rivero Turo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,96 km², de kiuj 22,1% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zuzwil limas en nordo al Wuppenau (TG), en oriento al Niederhelfenschwil, en sudo al Uzwil, kaj en okcidento al Wil.

Trafiko redakti

Zuzwil atingeblas ek de la stacidomo de Wil SG en 17 minutoj per poŝtaŭtobuso. Ankaŭ la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko estas facile atingebla.

Historio redakti

La unua skriba mencio de municipo de la hodiaŭa komunumo Zuzwil koncernis la municipon Züberwangen en la Dokumento de Henaŭ el la jaro 754. Züberwangen estis sendependa komunumo ĝis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803, kiam ĝi estis kunigita kun la tiamaj komunumoj Zuzwil kaj Weiern al la hodiaŭa komunumo Zuzwil okaze de la fondiĝo de Kantono Sankt-Galo. La unua dokumenta mencio de Zuzwil mem datiĝas el la jaro 761.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti