Zwilling J.A. Henckels AG

Zwilling J.A. Henckels AG estas germana firmao el Solingen kiu fabrikas tranĉilojn. Al ĝi intertempe ankaŭ apartenas Bremer Silberwaren Fabrik kaj Wilkens und Söhne. Temas pri unu de la plej malnovaj firmaoj en Germanujo.

Zwilling J.A. Henckels AG
negoco • entrepreno vd
Dum 13-a de junio 1731 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Solingen
Lando Germanio
Dungitoj 3 800
Agokampo kuirtranĉilo
Posedata de Wilh. Werhahn KG vd
Posedataj kompanioj Staub vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La firmaa emblemo de la ĝemeloj estis enkondukita de Peter Henckels en 1731 (Registro de la logoo je la 13a de junio 1731). La nuna firmaa nomo Zwilling (Ĝemelo) J.A. Henckels venas de Johann Abraham Henckels, kiu naskiĝis 40 jarojn poste. En 1818 oni malfermis la unuan vendofilialon en Berlino. En la jaro 1851 la firmao gajnis premion por tranĉiloj dum la internacia ekspozicio en Londono; kvar jarojn poste sekvis alia premio dum la internacia ekspozicio en Parizo. 30 jarojn poste oni malfermis filialon en Novjorko kaj poste oni malfermis filialojn en ĉiuj partoj de Eŭropo. En 1895 la marko J. A. HENCKELS INTERNATIONAL registriĝis kiel germana marko.

Eksteraj ligiloj redakti