Zwolle

municipo en Overiselo, Nederlando

Zwolle (52° 31′ N 6° 5′ O / 52.517 °N, 6.083 °O / 52.517; 6.083 (Zwolle) (mapo)), ĉefurbo de la Nederlanda provinco Overiselo, estas malnova Hanso-urbo. Fine de 2021 en la municipo vivis 129 840 loĝantoj sur areo de 119,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 089 loĝantoj/km².

Municipo Zwolle

Flago de la municipo Zwolle

Blazono de municipo Zwolle

Flago de la municipo Zwolle Blazono de municipo Zwolle
Situo de la municipo Zwolle
Hansa urbo • nederlanda municipo • urbego • loĝloko en Nederlando • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Provinco Overiselo
Urbestro Henk Jan Meijer
Ĉefloko Zwolle
Areo
 - Tero
 - Akvo
119,28 km²
112,11 km²
7,17 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
129840 (2021)
1014 loĝ./km²
Geografia situo 52° 31′ N, 6° 5′ O (mapo)52.5166666666676.0833333333333Koordinatoj: 52° 31′ N, 6° 5′ O (mapo)
Zwolle (Overiselo)
Zwolle (Overiselo)
DEC
Zwolle
Zwolle
Zwolle (Nederlando)
Zwolle (Nederlando)
DEC
Zwolle
Zwolle
Situo de Zwolle

Map

Gravaj trafikaj arterioj A28, A50, A35, N331, N337, N340, N764; fervojo al Groningen, Leeuwarden, Amersfoort, Emmen, Almelo, Arnhem, Utrecht kaj Kampen
CBS-municipokodo 0193
Telefona kodo 038
Poŝtkodo 8000–8049
Oficiala retejo https://www.zwolle.nl/
vdr

Ekzistas ankaŭ samnoma urbo en Louisiana (Usono).

Politika signifo redakti

En Zwolle estis naskita Johan Thorbecke (14-an de januaro 1798-4-an de junio 1872), unu el la plej famaj Nederlandaj ŝtatistoj, prezidanto de la komisiono kiu verkis kaj akceptigis la konstitucion de Nederlando de 1848.

En Zwolle estis fondita la 26-an de aŭgusto 1894 la S.D.A.P., la antaŭulo de la nuna Social-demokrata Partio de la Laboro (Partij van de Arbeid).

Kultura signifo redakti

 
panoramo

Naskiĝis, verkis kaj loĝis en Zwolle pluraj artistoj kaj famuloj: Se mencii nur pri kelkaj:

  • Theoderich Ulsenius (ĉ. 1460- ĉirkaŭ 1508), kuracisto kaj humanisto
  • Paul Gellings Gerard Terborch (1617-1681), pentristo
  • Rhijnvis Feith (1753-1824), aŭtoro
  • Anton den Doolaard (1901-1994), aŭtoro
  • Marnix Kappers (* 1943), aktoro
  • Herman Brood (1946-2001), kantisto, aktoro, pentristo; laboris grandparte en Amsterdamo
  • Hossein Sadjadi Ghaemmaghami Frahani (* 1954), konata kiel Kader Abdolah, aŭtoro; naskita en Irano
  • Jan Vayne (* 1966), pianisto kaj pentristo
  • Renate Schutte (* 1974), fotomodelino kaj prezentistino
  • Glenn de Randamie (* 1984), repisto Typhoon; studis en la lernejo kie instruas Gerrit Berveling.
  • Paul Gellings, urba poeto depost 2006, aŭtoro kaj docento
  • Thomas a Kempis (1379-1471), monaĥo, aŭtoro ekzemple de Imitado de Kristo, reprezentanto de la Moderna Devoteco
  • Willem Bartjens (1569 - 1639), unu el la plej famaj instruistoj de la Nederlanda historio (li instruis pri matematiko - lia nomo fariĝis proverba: "tio estas ... tiom, laŭ Bartjens")
  • Michael Minsky (1918-1988) kantisto.

La urbo, krome, ĉiujare tre abunde festas Karnavalon - escepto en la nordo de Nederlando.

Vidindaĵoj redakti

  • la Peperbus ('Piprujo'): tipa turo
  • la urba pordego
  • la urba kanalo (kiu ĉirkaŭas la tutan urbon)
  • muzeo De Fundatie

Ĝemelurbo redakti

Zwolle ĝemeliĝis kun Lünen en Germanio.

Famuloj redakti

Esperantistaj famuloj redakti

 
Esperanto-monumento en Zwolle

Esperanto redakti

En la urbo troviĝas pluraj Esperanto-monumentoj:

  • grandega ŝtona monumento kun la teksto "Esperanto", "Kompreno", "Paco" kaj kun kapo en la mezo.
  • busto de Zamenhof.
  • trafikcirklo kun la nomo "Rotonde Zamenhof".

(vidu Listo de ZEO-j en Nederlando)

Pri la urbo aperas broŝuroj ĉe VoKo.

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Overiselo  
Almelo | Borne | Dalfsen | Deventer | Dinkelland | Enschede | Haaksbergen | Hardenberg | Hellendoorn | Hengelo | Hof van Twente | Kampen | Losser | Oldenzaal | Olst-Wijhe | Ommen | Raalte | Rijssen-Holten | Staphorst | Steenwijkerland | Tubbergen | Twenterand | Wierden | Zwartewaterland | Zwolle
Nederlando | Provincoj | Municipoj