Zygmunt Szendzielarz

majoro de pola kavalerio kaj de Pola Enlanda Armeo

Zygmunt Edward Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka" (naskiĝis la 12-an de marto 1910 en Stryj, nun en Lviva provinco, murdita la 8-an de februaro 1951 en varsovia malliberejo) – majoro de pola kavalerio kaj de Pola Enlanda Armeo. Dufoja kavaliro de la Ordeno Virtuti Militari.

Zygmunt Szendzielarz
Persona informo
Aliaj nomoj Łupaszka • Łupaszko • Łopaszko
Naskiĝo 12-an de marto 1910 (1910-03-12)
en Strij, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 8-an de februaro 1951 (1951-02-08) (40-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo mortopafo
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Hanka Szendzielarz
Okupo
Okupo oficiro
vdr
La memor-tabulo de la taĉmento de Zygmunt Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka", en la Mariapreĝejo (Gdańsk)
La tombo de subkolonelo Zygmunt Szendzielarz kaj lia filino Barbara tuj post la reentombigo la la 24-n de aprilo 2016 en la Tombejo Powązki en Varsovio
La brusto de Zygmunt Szendzielarz en la Parko de d-ro Henriko Jordan en Krakovo

Serĉado de la tombo, elterigo kaj identigo redakti

Daŭranta dekkelkajn jarojn serĉado de ripozloko de la viktimo de komunista krimo sukcesis. Printempe 2013 Instituto pri Nacia Memoro trovis kaj anoncis en Varsovio nomojn de pluraj viktimoj de la postmilita komunista teroro, kies postrestaĵojn oni lastatempe malkovris. Interalie oni elterigis kaj identigis Hieronim Dekutowski, Zygmunt Szendzielarz kaj aliajn Anatemitajn Soldatojn. Ili troviĝis en Apudtombeja Łączka (herbejo) en Varsovia kvartalo Powązki. Specialistoj de Pomeria Medicina Universitato ilin identigis kadre de Pola Genetika Bazo de la Viktimoj de Totalismoj kaj informis dum gazetara konferenco la 22-an de aŭgusto 2013. Lia entombigo okazis la 24-an de aprilo 2016 en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Distingoj redakti

Pro partopreno en la septembra kampanjo de 1939 estis distingita per la Kruco Virtuti Militari de la 5-a klaso.

Januare 1944 leŭtenanto Szendzielarz estis distingita de regiona komandanto kolonelo Aleksander Krzyżanowski, pseŭdonomo "Lupo", per la Batal-Kruco.

La 25-an de junio 1988 la Prezidento de Pollando en ekzilo Ryszard Kaczorowski pro eksterordinaraj faroj dum la Dua Mondmilito atribuis al li la Oran Krucon de la Ordeno Virtuti Militari.

La 9-an de novembro 2007 estis distingita de la prezidento de Pollando Lech Kaczyński per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta pro eminentaj meritoj por sendependeco de Pollando.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti