Ádám D. Varga
Ádám D. Varga [AdAm dE varga], laŭ hungarlingve kutima nomordo D. Varga Ádám estas hungara aktoro. Lia alia origina persona nomo estis Sándor.
Ádám D. Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Varga Ádám Sándor |
Naskiĝo | 30-an de marto 1996 (28-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ádám Sándor Varga[1] naskiĝis la 30-an de marto 1996 en Debrecen.
Biografio
redaktiÁdám D. Varga maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, dum la lernejaj jaroj li ricevis roletojn en Teatro Csokonai (Debrecen). Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2021. Lia ĉefinstruisto estis Péter Cseke (aktoro, 1953). Inter 2018-2020 li ricevis rolojn en Teatro de Kecskemét, poste en Teatro Hevesi Sándor. Ekde 2019 li estis ankaŭ gitaristo en ŝlagrorkestro.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Ferenc Molnár: Filoj de l' Paŭlo-strato (teatra versio) – Richter
- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (teatra versio) - Tannenbaum; Tök Marci
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - korusano
- Ni neniam mortos! (teatra versio) - Tóni; kuracisto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]