Ádám Kisléghi Nagy
Ádám Kisléghi Nagy [kiŝlEgi nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kisléghi Nagy Ádám estas hungara sakrala pentristo.
Ádám Kisléghi Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de aŭgusto 1961 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ádám Kisléghi Nagy [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ádám Kisléghi Nagy maturiĝis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1985. Lia ĉefinstruisto estis Lajos Sváby. Post la diplomo li ekspozicias. Dekomence li pentras sakralajn bildojn, baldaŭ eĉ ikonojn. Inter 1989-1999 li vivis en malgranda vilaĝo Szőce, poste en Szombathely. En 1992 li ekinstruis en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi. Krom la pentrado kaj instruado li plulernis en Romo helpe de stipendio en 1995. Lia stilo estas novbaroko kaj similas al stiloj de Michelangelo Merisi da Caravaggio, Massimo Stanzione kaj Francisco de Zurbarán. Li ricevis premiojn ekde 1980, laste premio Kossuth en 2019.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1985, 1990)
- Körmend (1986)
- Szombathely (1993)
- Esztergom (1994)
- Piliscsaba (1996)
- Zebegény (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Salgótarján, Szeged (1986)
- Toulouse (1987)
- Budapeŝto (1988)
- Szentendre (1991)
- Szombathely (1992)
- Graz (1992)
- Koldingo (1994)
- Romo (1996, 1998)
- Arthalo Budapeŝto (1997)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- ikonostazoj en Mérk kaj Tiborszállás (1987)
- freskoj en preĝejoj en Budapeŝto kaj apud Barcelono (1990)
- portreto pri Vilmos Apor en Romo (1999)
- bildoj en Katedralo Vizito de Maria (Szombathely) (2000, vidu la bildojn!)
Fontoj redakti
Bildoj de Kisléghi en Katedralo de Szombathely redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-21. Alirita 2019-03-21.