Ádám Péter Acsády
Naskiĝdato de la informkesto estas elpensita!
Ádám Péter Acsády | |
---|---|
Ádám Péter Acsády | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1679 en Pápa |
Morto | 10-an de oktobro 1744 (64-jaraĝa) en Pápa |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • politikisto • katolika episkopo |
Ádám Péter Acsády [aĉAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Acsády Ádám Péter estis hungara katolika pastro, episkopo, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis acsádi.
Ádám Péter Acsády[1] naskiĝis en 1680? en Pápa, li mortis la 10-an de oktobro 1744 en Pápa.
Biografio redakti
Ádám Péter Acsády frekventis gimnaziojn unue en sia naskiĝurbo, poste en Nagyszombat, ekde 1699 li studis teologion en Pázmáneum. Li pastriĝis en 1705, poste li komecis la pastran servon en Győr. En 1711 li estis paroĥestro en sia naskiĝurbo, post 7 jaroj eklezia dekano. En la parlamenta sesio de 1722 li pledis por la hungara lingvo. En 1725 li estis nomumita episkopo de Veszprém (urbo), samtempe departementestro kaj reĝa kanceliero en Vieno. Li rezignis pri la kanceliera posteno en 1732 kaj li vivis plu alterne en Pápa kaj Sümeg. Li apogis renovigajn laborojn de kirkoj en Pápa, Nyirád, Sümeg, same ĉefepiskopan palacon de Veszprém. Li estas entombigita en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pápa).
Memorigiloj redakti
- reliefa memortabulo en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pápa) (2005)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2020-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2019-05-10 per la retarkivo Wayback Machine