Ádám Pozsonyi
Ádám Pozsonyi [poĵonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pozsonyi Ádám estas hungara punka, subgrunda verkisto, ĵurnalisto, ŝlagromuzikisto (gitaristo, kantisto, tekstopoeto, orkestrestro). Sia propra klasifiko estas: verkisto, "nebulo-kavaliro" kaj profesia reakciulo.
Ádám Pozsonyi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1969 (56-jaraĝa) en nekonata valoro | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiÁdám Pozsonyi aliĝis al pluraj punkorkestroj en la 1980-aj jaroj, poste en 1994 li fondis subgrundan orkestron. Tio ekzistas ĝis hodiaŭ, tamen kun malofta aktivado. Intertempe li fondis subgrundan periodaĵon, kiu aperis 11-foje inter 1990-1999. Lia konkludo estas tio, ke ĉeso de socialismo faras nenion, la demokratio same estas mensoga, kiel la komunismo. Krom la menciita periodaĵo liaj publikaĵoj aperas konstante en la gazetaro, eĉ liaj libroj aperas.
Elektitaj libroj
redakti- A Lenin-szobor helyén bombatölcsér tátong – A magyar punk története (2001, 2003)
- Hogyan pukkasszunk liberálisokat? (2003, 2006)
- Jönnek a kispolgárok (noveloj, 2005)
- Keskeny Károly élete és kora (romano, 2012)
- Kard ki kard! és más történetek (noveloj, 2017)
- Érdekli a fenét!
- Legyen még több baleset!
- Rokkantkocsi