Ádám Somlai-Fischer
Ádám Somlai-Fischer [ŝomlai-fiŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somlai-Fischer Ádám estas hungara artisto, komputikisto, arkitekto, entreprenisto.
Ádám Somlai-Fischer | |
---|---|
Ádám Somlai-Fischer en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1976 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • komputosciencisto |
Biografio redakti
Ádám Somlai-Fischer komencis siajn studojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, sed fine akiris arkitekturan diplomon en en:KTH Royal Institute of Technology en Stokholmo. Li interesiĝas pri la kulturaj kvalitoj de novaj teknologioj kaj li kreis artajn instalaĵojn, programajn produktojn. Subtenanto de pejoproduktado. Li kunlaboris kun artistaj kaj inĝenieraj projektoj. Li prelegas en diversaj lokoj de Eŭropo, tamen ĉefe en Stokhomo. En 2008 li fondis firmaon en:Prezi, kiu kreas komputilajn programojn.
Elektitaj planitaj aĵoj redakti
-
Aleph
-
"ReOrient" prezentita en Venecia Bienalo