Ágnes Bertalan
Ágnes Bertalan [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Ágnes estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis Zoltán Egressy (verkisto).
Ágnes Bertalan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1968 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1986–1990) |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Egressy (1992–2011) |
Infano | Tamás G. Egressy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ágnes Bertalan[1][2] naskiĝis la 27-an de junio 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁgnes Bertalan maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1990. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gábor Székely (reĝisoro) kaj Gábor Zsámbéki. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Katona József. En 2006 ŝi forlasis la teatron kaj poste ŝi havas rolojn en diversaj teatroj, ankaŭ en filmoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1993-2003. Ŝi edziniĝis en 1992 kaj naskis 2 gefilojn en 1992 kaj 1996.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Helena
- Hamleto
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - servistino de Olivia
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Sarlotta Ivanovna
- Molière: La mizantropo - Éliante
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Falfúró (1985)
- Esti Kornél csodálatos utazása (1995)
- Az igazi Mikulás (2005)
- La tragedio de l' homo (filma versio, 2011)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Cheryl Hines Cate Blanchett Natasha Henstridge Natascha McElhone Amanda Tapping[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Heten Budapest ellen (1989)
- Szarajevó kávéház (1995)
- Molière: Tartufo (filma verzio, 2004)