Ágost Benkhard [Agoŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkhard Ágost estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Benkhardt, lia filo estis la samnoma Ágost Benkhard (arkitekto).

Ágost Benkhard
Persona informo
Naskonomo Benkhard Ágost
Naskiĝo 16-an de februaro 1882 (1882-02-16)
en Budapeŝto
Morto 19-an de oktobro 1961 (1961-10-19) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 1-1-267 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1900–1905) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Ágost Benkhard (arkitekto) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ágost Benkhard [1] Arkivigite je 2018-03-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de oktobro 1961 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ágost Benkhard akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1905. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Zemplényi kaj Bertalan Székely. Somere li pentradis apud Simon Hollósy en Artistkolonio (Nagybánya), Fonyód, Vajdahunyad kaj Técső. En 1904 li studvojaĝis al Italio kaj Germanio. Inter 1904-1922 li instruis en Reĝa Industridesegna Lernejo, inter 1922-1945 en la Belarta Altlernejo. En la lasta lernejo li estis rektoro inter 1935 kaj 1937. En 1920 li fondis artistkolonion en Miskolc, kiun li gvidis ĝis 1938. Li aranĝis ankaŭ ekspoziciojn. Li ricevis premiojn en 1929 kaj 1943.

Elektitaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Felsőbányai táj
  • Tavasz (1914)
  • Bárányfelhok (1918)
  • Önarckép (Memportreto) (1922)
  • Benkhard Ágost festőművész felesége arcképe (1925)
  • Tájkép (1930)
  • Fekvo akt (1932)
  • Festő és modellje (1935)
  • Műtermi csendélet (1959)

Elektitaj disĉiploj

redakti

Fontoj

redakti