Ágost Benkhard (arkitekto)

Ágost Benkhard [Agost], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkhard Ágost estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia persona nomvarianto estis Ágoston, lia patro estis samnoma pentristo Ágost Benkhard.

Ágost Benkhard
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1910 (1910-03-02)
en Budapeŝto
Morto 1-an de junio 1967 (1967-06-01) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ágost Benkhard
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Ágost Benkhard[1] naskiĝis la 2-an de marto 1910 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de junio 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágost Benkhard akiris diplomon en Teknikuniversitato József en 1932. Post siaj studoj li havis porokazajn taskojn. Inter 1936 kaj 1944 li havis postenon en la armeo. Dum la nazia erao (1944-1945) li kaŝiĝis, poste li estis translokita al municipo de Budapeŝto. En 1949 li establis kun kelkaj kolegoj arkitekturan instituton. Ekde 1953 li havis ŝtatajn postenojn. Li ricevis premion nur postmorte. Li dufoje edziĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti