KANITZ Ágoston (kanic a:goŝton) estis hungara flaŭroesploristo, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1880) naskita en Lugos la 25-an de aprilo 1843 kaj mortinta en Koloĵvaro la 12-an de julio 1896.

Ágoston Kanitz

Biografio redakti

Ágoston Kanitz studis botanikon en la fakultato pri medicino de Vieno de 1861. Li instruis en 1869 en la Ekonomia Akademio de Magyaróvár. Li estis la unua, kiu prelegis tie en la hungara lingvo. Inter 1870–72 li studis per stipendio en Italio, Germanio, Nederlando kaj Anglio. En 1872 li estis ordinara profesoro de la katedro pri botaniko de la Universitato de Koloĵvaro. Inter 1877-92 li redaktis la unuan hungarlingvan botanikan revuon Magyar Növénytani Lapok.

Verkoj redakti

  • Sertum florae territorii Nagy-Kőrösiensis (Verh. d. Zool. – Bot. Ges. Wien, 1862);
  • Geschichte der Botanik in Ungarn (Hannover és Pest, 1863);
  • Versuch einer Geschichte der ungarischen Botanik (Halle, 1865);
  • A természetes növényrendszer áttekintése (Kolozsvár, 1874);
  • Plantae Romaniae (Kolozsvár, 1879–81);
  • A növénytannak magyar nyelven való műveléséről (Kolozsvár, 1887)

Fonto redakti