Ágoston Szalay [Agoŝton salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Ágoston estis hungara juristo, kolektanto de historiaĵoj, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia nobela antaŭnomo estis kéméndi. Lia frato estis László Szalay.

Ágoston Szalay [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1811 en Buda. Li mortis la 5-an de majo 1877 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágoston Szalay frekventis universitaton en Pest (urbo), kie li ricevis diplomon pri juro en 1831. Post 2 jaroj li advokatiĝis, poste li estis komencanta advokato, sed li interesiĝis pri historiaĵoj kaj arkeologiaĵoj, kiujn li kolektis. Inter 1833-1848 li laboris en grava ŝtata aŭ reĝa oficejo. En 1848 li laboris jam en la ministerio. Inter 1850-1854 pro malsano li ne laboris, sed poste li havis diversajn juĝejajn postenojn en Győr, Sopron kaj Pest. Li ricevis premion en 1873.

Verkaro (elekto) redakti

  • Levelek a XVI. és XVII. századból (Leteroj el la 16-a kaj 17-a jarcentoj), (1830)
  • Magyar régiségek (1831)
  • Négyszáz magyar levél a XVI. századból. 1504-1560 (Kvar cent hungaraj leteroj el la 16-a jarcento. 1504-1560), (1861)

Fontoj redakti