Ákos Azary
Ákos Azary [Akoŝ azari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Azary Ákos estis hungara kuracisto, bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Ákos Azary | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de aprilo 1850 en Verbiás (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 29-an de julio 1888 en Szob (Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | germana • rusa • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1874) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Ákos Azary[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1850 en Verbiás (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Verbjaĵ en Ukrainio), li mortis la 1888 en Szob (Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario).
Biografio
redaktiÁkos Azary akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1874, poste li estis asistanto en la universitata instituto. En 1878 li estis milita ĉefkuracisto dum okupado de Bosnio, poste li studis la veterinaran medicinon en Berlino, Munkeno kaj Parizo. Hejmenveninta en 1881 li iĝis bestokuracisto, ordinara instruisto en Veterinara Instituto, ankaŭ katedrestro (1882-1888).
Elektitaj kontribuoj
redakti- Kórboncztani jelzéstan vezérfonala (1876)
- A háziállatok részletes kór- és gyógytana. I. rész. Vizsgálati módszertan és előkészítés a kórodára (studenta lernolibro, 1888)