Ákos Egressy [Akos egreŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egressy Ákos estis hungara aktoro, instruisto. Lia heredita aldonnomo estis Galambos, lia patro estis Gábor Egressy.

Ákos Egressy
Ákos Egressy en 1885
Ákos Egressy en 1885
Persona informo
Naskonomo Galambos Ákos
Naskiĝo la  9-an de novembro 1832(nun 1832-11-09)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 25-an de decembro 1914
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gábor Egressy
Patrino Zsuzsanna Szentpétery
Frat(in)o Árpád Egressy
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Ákos Egressy[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1832 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio, li mortis la 25-an de decembro 1914 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ákos Egressy lernis en Pest (urbo), Kolozsvár, Miskolc kaj Késmárk, dum ekde 1838 li havis kelkajn infanajn rolojn en Teatro Magyar (Pest). Li batalis dum la hungara revolucio de 1848, post la fiasko li estis trudsoldato en la aŭstra armeo ĝis 1864. Post la civiliĝo li hejmenvenis por esti aktoro, sed li ankaŭ instruis en la ĵus establita aktora lernejo. Li ankaŭ studvojaĝis en Germanio, Francio kaj Italio. Dum mallonga tempo li estis ankaŭ teatrestro. Inter 18781904 li estis membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li pensiuliĝis. Kelkfoje li kontribuis artikolojn. Lia edzino naskis 2 filinojn.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Emlékeim az 1848-49-dik évi szabadságharcz idejéből (1893)
  • Festettvilág (1906)
  • Petőfi Sándor életéből (1909)

Fontoj redakti

Referencoj redakti