Álvaro Cunqueiro Mora [kunKEJro] (Mondoñedo, 23a de decembro 1911-Vigo, 28a de februaro 1981) estis hispana kaj galega novelisto, poeto, dramaturgo, ĵurnalisto, majstro de la fantasta rakontaro kaj partikulare valorigita kiel galega dulingva verkisto de la 20a jarcento.

Álvaro Cunqueiro
Persona informo
Naskonomo Álvaro Cunqueiro Mora
Naskiĝo 22-an de decembro 1911 (1911-12-22)
en Mondoñedo
Morto 28-an de februaro 1981 (1981-02-28) (69-jaraĝa)
en O Grove
Tombo Q61391028 vd
Lingvoj hispanagalega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela vd
Partio Partido Galeguista vd
Subskribo Álvaro Cunqueiro
Familio
Infanoj César Cunqueiro vd
Profesio
Okupo verkisto • gastronomist • ĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Merlín e familia ❦
Q20535369 ❦
As crónicas do sochantre ❦
Escola de menciñeiros ❦
Si o vello Sinbad volvese ás illas... ❦
Os outros feirantes ❦
Tesouros novos e vellos ❦
Las mocedades de Ulises ❦
Q66311279 ❦
Q66316977 ❦
Q66316985 ❦
Q66316989 ❦
Q66316998 ❦
Q66317008 ❦
Q66317013 ❦
Q66317019 ❦
Q66363470 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dum la Dua Hispana Respubliko li estis unu el la unuaj membroj de la naciisma Galegisma Partio. En 1936 li estis instruisto en Ortigueira. Li aktivis en la Falange Española dum la Hispana Enlanda Milito. El 1937 li kunlaboris kun diversaj publikaĵoj de la frankisma flanko. En 1939 li setliĝis en Madrido por labori kiel ĵurnalisto de la gazeto ABC, ĝis en 1943 li foriris el Falange; en 1944 li estis senigita el ĵurnalista permesilo, kaj tiele finis lia kunlaboro kun la frankisma diktaturo. En 1946 li revenis al Galegio kaj ekkunlaboris kun la ĉefaj galegaj ĵurnaloj.

Verkaro redakti

Li estis multfaceta verkisto, kaj lia ampleksa literatura verkaro etendas al ĵurnalisma, poezia, rakonta kaj teatra fakoj, same kiel al tradukoj. Ene de avangarda tendenco li publikigis poemarojn Mar ao norde (1932) kaj Poemas do si e do non (1933). Cantiga nova que se chama Riveira (1933) estis verkita sub influo de la galeg-portugala mezepoka liriko. En la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekcentriĝis ĉefe en rakontoj, publikigante tri elstarajn romanojn: Merlín e familia e outras historias (Merlino kaj familio kaj aliaj historioj), As crónicas do sochantre (La kronikoj de la ĥorestro) kaj Se o vello Simbad volvese ás illas (Se la maljuna Simbad revenos al la insuloj). Krome li publikigis kelkajn librojn de rakontoj kiel Xente de aquí e de acolá kaj Escola de menciñeiros.

Verkaro redakti

En galega redakti

 
Statuo en Bouzas (Vigo).

Poemoj

  • Mar ao Norde (1932).
  • Poemas do si e non (1933).
  • Cantiga nova que se chama Riveira (1933).
  • Dona do corpo delgado (1950).
  • A noite vai coma un río (1965).
  • Palabras de víspera (1974).
  • Herba aquí e acolá (1980).

Prozo

  • Merlín e familia (1955).
  • As crónicas do Sochantre (1956).
  • Si o vello Sinbad volvese ás illas (1961).

Teatro

  • O incerto señor Don Hamlet, Príncipe de Dinamarca (1958).
  • A noite vai coma un río (1960).

Rakontoj

  • Escola de Menciñeiros (1960).
  • Xente de aquí e de acolá (1971).
  • Os outros feirantes (1979).

Eseo

  • Tesouros novos e vellos (1964).
  • A cociña galega (1973).

En hispana redakti

 
Surskriboj en la tombo en la antikva tombejo de Mondoñedo.
  • Laureados (1940). kunverkisto: Antonio de Obregón.
  • Elegías y canciones (1940).
  • Balada de las damas del tiempo pasado (1945).
  • Crónica de la derrota de las naciones (1954).
  • Las mocedades de Ulises (1960).
  • Flores del año mil y pico de ave (1968).
  • Un hombre que se parecía a Orestes (1969).
  • Vida y fugas de Fanto Fantini della Gherardesca (1972).
  • El año del cometa con la batalla de los cuatro reyes (1974).
  • Tertulia de boticas prodigiosas y escuela de curanderos (1976).
  • La cocina cristiana de Occidente (1969).
  • Fábulas y leyendas de la mar (1982).
  • El pasajero en Galicia (1989).

En Esperanto redakti

  • Álvaro Cunqueiro: Kvar aliaj foiranoj (trad. Suso Moinhos). Pri kvar roluloj, tute eksterordinaraj kun tendenco al humura nerealo. Beletra Almanako (34), februaro 2019. pp. 85-91.