Árpád-ponto estas grava ponto en Budapeŝto (inter Óbuda kaj Angyalföld) trans la Danubo. Arpado estis la plej fama hungara tribestro.

Árpád-ponto
Traboponto • girder bridge • vojponto
Estiĝo 7-a de novembro 1950
Malfermo 7-a de novembro 1950
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 32′ 15″ N, 19° 3′ 15″ O (mapo)47.537519.054166666667Koordinatoj: 47° 32′ 15″ N, 19° 3′ 15″ O (mapo)
Árpád-ponto (Budapeŝto)
Árpád-ponto (Budapeŝto)
DEC
Árpád-ponto
Árpád-ponto
Lokigo de Budapeŝto en Hungario
Situo de Árpád-ponto
Map
Árpád-ponto
vdr
Árpád-ponto
  • tuta longo: 981 m
  • larĝo: 27.6 m

La ponto havas 2×3 striojn por aŭtoj, po 1 striojn por tramo kaj por perpieduloj-biciklistoj. Ĝi plilongigas la plej grandan bulvardon al Buda.

Historio redakti

Jam la romianoj havis en tiu loko ponton. La hungaroj komencis konstrui la ponton en 1939, sed pro la 2-a mondmilito la konstruado haltis. Kelkaj elementoj de la ponto jam pretiĝis, sed uzebleco ne estis. Tial tiu ĉi ponto ne detruiĝis en 1945. En 1947 Sovetunio forprenis kelkajn partojn el la pontopartoj. Fine en 1950 ĝi pretiĝis, tiam jam havanta novan nomon Stalino. Ĝis 1955 ankaŭ trajnoj uzis la tramrelojn. En 1958 la ponto rericevis la originan nomon Árpád. En 1980 la ponto plilarĝiĝis, tial ĝi havas la plej grandan trafikon en Budapeŝto. Tage po 150 000 veturiloj uzas tiu ĉi ponton.

Ĉe la pontofinaĵo en Pest kuracbanejo etendiĝas. Meze de la ponto estas vojo (ankaŭ por aŭtoj) al Insulo Margareta. En proksimeco de Buda la ponto tuŝas insulon "Óbudai", sed mankas iu ajn alirejo.