Ne miskomprenu kun Árpád Abonyi-Nagy!

Árpád Abonyi
Persona informo
Naskonomo nagyabonyi Csiba Árpád
Naskiĝo 11-an de septembro 1865 (1865-09-11)
en Žiar nad Hronom
Morto 25-an de julio 1918 (1918-07-25) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Árpád ABONYI [abonji], hungare Abonyi Árpád estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Árpád Abonyi naskiĝis, kiel Csiba Árpád la 11-an de septembro 1865 en tiutempa Barsszentkereszt, kiu nun estas Žiar nad Hronom, Slovakio. Li mortis la 25-an de julio 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li frekventis universitaton en Kluĵo por esti juristo, poste li ĵurnaladis en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. En 1887 lia novelo havis la unuan lokon en literatura konkurso. Baldaŭe ankaŭ dramoj kaj romanoj estis sukcesaj. Li estis membro de Societo Petőfi.

Verkoj (selekto) redakti

 
Mallumaĵoj, 1907.
  • A mammuth (La mamuto)
  • Forradalom (Revolucio)
  • Bosnyák novellák (Bosnaj noveloj), 1894
  • A haldokló gladiátor (La agonianta gladiatoro), romano, 1898
  • A pavlinói csata (Batalo de Pavlino), romano, 1901
  • Két lány regénye (Romano de du knabinoj), romano, 1908
  • A fehér asszony (La blanka virino), romano, 1909
  • A vörös Regina (La ruĝa Regina), romano, 1918
  • A Zách-család (La familio Zách), dramo, 1895
  • A kápolna (La kapelo), dramo
  • A gyermek (La infano), dramo

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio