BARITZ Árpád [baric] (naskita la 14-an de oktobro 1913 en Dés, departemento Szolnok-Doboka; mortinta la 19-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero pri mekaniko kaj fakverkisto.

Biografio redakti

En 1939 li ekhavis diplomon en la Teknika Universitato de Temeŝvaro. Ĝis 1941 li vivis en Rumanio. Inter 1941 kaj 1945 li laboris kiel inĝeniero pri projektoj en Csepel en la Maŝinfabriko Weiss Manfréd. En 1945 oni komisiis lin pri la organizo de Vitrofabriko Csepel, kaj li iĝis ties uzingvida ĉefinĝeniero. Ekde 1949 li laboris en Vitrofabriko Zagyvapálfalva same kiel ĉefinĝeniero. Ekde 1952 li agadis en Ministerio pri Konstruaferoj. En 1967 li laboris en Centra Instituto pri Esploro kaj Projektado de Silikatindustrio. Inter 1966 kaj 1975 li estis la ĉefsekretario de Asocio Scienca pri Silikatindustrio.

Verkoj redakti

  • A gépesített síküveggyártás válfajai (Bp., 1953);
  • Építő- és épitőanyagipari vállalatok beruházásának tervezése és lebonyolítása (kune kun kunaŭtoroj, Bp., 1953);
  • Üvegipari kézikönyv (kune kun kunaŭtoroj, Bp., 1964);
  • A magyar üveggyártás 25 éve (Bp., 1973).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi lexikon