Ne konfuzu kun Árpád Horvát! HORVÁTH Árpád [horva't] estis hungara reĝisoro, teatrestro, kritikisto, aktorpedagogo naskita la 25-an de novembro 1899 en Dés kaj mortinta ?-a de decembro 1944 en Budapest.

Árpád Horváth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1899 (1899-11-25)
en Dej
Morto 30-an de novembro 1944 (1944-11-30) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Lili NeményiPiri Vaszary
Okupo
Okupo teatra reĝisoroteatrestro • theatre critic
vdr

Biografio redakti

Li studis en la fakultato pri filologio de Universitato Budapeŝto. Komence li publikis teatrokritikojn en Független Szemle. Ekde 1922 li laboris ĉe la Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝis 1935 kiel reĝisoro. En 1930 li gastreĝisoris en Kluĵo, en 1934–1935 li estis ĉefreĝisoro de Király Színház, en 1935–1936 reĝisoro de Magyar Színház. En 1936 li estiĝis teatrestro en Debrecen, sed li bankrotis en 1939. Inter 1940 kaj 1944 li reĝisoris en Vígszínház. Ekde 1929 ĝis 1934 li instruis praktikon kaj reĝisoradon en la aktorakademio. La hungaraj faŝistoj pro lia partopreno en la kontraŭstara movado ekzekutis lin. En la muzeo de Pesterzsébet je la honoro de Árpád Horváth kaj lia edzino, Lili Neményi oni aranĝis memorĉambron.

Reĝsoraĵoj pli gravaj redakti

  • Molière: A szerelem, mint orvos;
  • Teleki L.: Kegyenc;
  • Madách I.: Az ember tragédiája;
  • Katona J.: Bánk bán;
  • Pirandello: Játék vagy élet;
  • Racine: Phaedra;
  • Szophoklész: Antigoné;
  • Zilahy L.: A szűz és a gödölye;
  • Harsányi Zs.–Zágon I.: XIV. René; Jerome: Színház;
  • Du Maurier: A Manderley ház asszonya;
  • Shaw: Warrenné mestersége.

Libroj redakti

  • Korszerűtlen jegyzetek a racine-i drámáról (1935),
  • Szerep nélkül (red., 1943),
  • Modernség és tradíció (1982).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon