Árpád Kiss (eduksciencisto)

KISS Árpád (kiŝ) estis hungara instruisto, eduksciencisto, publikinstruada politikisto nakita en Csernátfalu la 21-an de aprilo 1907 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de septembro 1979. Lia filo estis Endre Kiss.

Biografio redakti

Árpád Kiss akiris diplomon pri franca kaj germana lingvoj kaj literaturoj en la Universitato Pázmány Péter en Budapeŝto (1932). Li doktoriĝis en 1935 el franca filologio. Li instruis en gimnazio de Balassagyarmat (1932-39) kaj en Debrecen (1939-44). En 1946 li iĝis universitata privatprofesoro. Li estis la afergvidanta direktoro de la Országos Köznevelési Tanács (Landa Publikeduka Konsilantaro) (1945-48), kunlaboranto de Országos Neveléstudományi Intézet (Landa Instituto pri Edukscienco), (1941-50). En 1951-53 oni internis lin al Kistarcsa. Ĝis 1956 li instruis kaj ekde tiam li laboris en Pedagógiai Tudományos Intézet (Pedagogia Scienca Instituto), ekde 1962 en ĝia postea instituto en Országos Pedagógiai Intézet ĝis 1976. Li estis la prezidanto de Magyar Pedagógiai Társaság (Hungara Pedagogia Societo) (1974-79). Li redaktis la revuon Köznevelés la libroserion Köznevelés könyvtára (1946-48); li estis redaktoro, pli poste kunlaboranto de la revuo de MTA Magyar Pedagógia (1961-79).

Verkoj ĉefaj redakti

  • Az új nevelés kérdései (kun Faragó László, Bp., 1949);
  • Műveltség és iskola (Bp., 1969);
  • A tanulás programozása (Bp., 1973, ankaŭ en rumana lingvo);
  • Mérés, értékelés, osztályozás (Bp., 1978).

Bibliografio redakti

  • Horánszky Nándor: K. Á. irodalmi tevékenysége. Bibliográfia (In.: K. Á.: Közoktatás és neveléstudomány. Szerk. Horváth Márton, Simon Gyula, Bp., 1982);
  • Szarka József K. Á. (Ped. Szle, 1979. 12. sz.);
  • Zibolen Endre: K. Á. (Magy. Pedagógia, 1980. I. sz.);
  • Simon Gyula: Egy igazi pedagógus életútja. K. Á. (Ped. Szle, 1986, 12. sz.).

Fonto redakti