Árpád Kucsman [kuĉman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kucsman Árpád estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Árpád Kucsman
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1927 (1927-10-27)
en Budapeŝto
Morto 23-an de septembro 2012 (2012-09-23) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fasori Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Árpád Kucsman
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr
Memortabulo pri Árpád Kucsman

Árpád Kucsman[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1927 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de septembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Kucsman maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Post siaj studoj li estis samloke asistanto (1950-1956), lektoro (1956-1965), docento (1965-1971), profesoro (1971-1998), poste emerita profesoro. Inter 1970 kaj 1993 li estis katedrestro. En tiu longa instrua periodo li doktoriĝis en la universitato en 1959, kandidatiĝis en 1965, doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1971. Lia esplora laboro fokusiĝis al sulfuro en la organika kemio. Li ricevis premiojn inter 1975-2008.

Elektitaj kemiaj kontribuoj redakti

  • Über den Bau optisch aktiver Schwefelverbindungen (1953)
  • Über den Mechanismus der Sulfilimin-Bildung (kunverkisto, 1962)
  • Mechanism of the reaction of sulphides with N-chloroarene-sulphonamides (kunverkisto, 1975)
  • Nonbonded sulfur-oxygen interaction in organic sulfur compounds (1985)
  • Stereospecific synthesis and absolute configuration of optically active spiro-λ4-sulfanes (kunverkisto, 1997)

Elektitaj literaturaj kontribuoj redakti

  • Emléktöredékek –Emlékezés Tomasz Jenőre (2001)
  • Hetvenéves az ELTE Szerves Kémiai Tanszéke (2004)
  • Epizódok Blum Tamással (2007)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti