Árpád Páll (kritikisto)

PÁLL Árpád (pa:l) estis rumanuja hungara kritikisto, studverkisto naskita en Turda la 10-an de februaro 1927 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de marto 1997.

Árpád Páll
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1927 (1927-02-10)
en Turda
Morto 10-an de marto 1997 (1997-03-10) (70-jaraĝa)
en Kluĵo
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Biografio redakti

Árpád Páll studis tri jarojn en gimnazio en Brăila, pli poste ekde 1940 li daŭrigis siajn studojn en Kluĵo. Li akiris diplomon pri filozofio-psikologio en Universitato Bolyai de Kluĵo (1949). Li publikis en Világosság, Ifjú Erdély, Utunk, Igazság. Li estis redaktoro de la Ŝtata Libroeldonejo (1948-49). Li estis redaktoro, respektive vicĉefredaktoro de Előre (1952-57), ĉefsekretario de Művelődés (1957-58). Por tri jaroj li devis labori kiel fiziklaboristo pro sia politikaj sinteno dum hungara revolucio de 1956. Ekde 1961 li estis literatura sekretario de la Kolozsvári Állami Magyar Színház ekde 1963 redaktoro de Dolgozó Nő, ekde 1982 ĉefkunlaboranto de Új Élet, pli poste ĝia vicĉefredaktoro ĝis sia pensiuliĝo (1992), same ĉe la Erdélyi Figyelő.

Verkoj redakti

  • Évszázadok drámái napjaink színpadán, Bk., 1976;
  • Loreley sziklája, úti és otthoni jegyzetek, Kvár, 1981;
  • Színházi világtájak, tan., krit., Bk., 1987;
  • Harangszó a mélyből. Beszélgetések romániai magyar értelmiségiekkel, 1991;
  • Mosolygó Thália (kun János Márton), Kvár, 1991;
  • A szó és a látvány. Nézőtéri jegyzetek, Mvh., 1995;
  • Hivatástudat és korszerűség. Körkép erdélyi színházakról, Mvh., 1997.

Fontoj redakti