Árpád Pásztor
Árpád PÁSZTOR [pAstor], hungare Pásztor Árpád estis hungara poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto.
Árpád Pásztor | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Pikler Árpád | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1877 en Uĵhorodo | |
Morto | 26-an de oktobro 1940 (63-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Infanoj | Miklós Pásztor vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • tradukisto • raportisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Árpád Pásztor naskiĝis la 12-an de aprilo 1877 en tiutempa hungara urbo Ungvár, kiu nun estas Uĵhorodo en Ukrainio. Li mortis la 26-an de oktobro 1940 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Li naskiĝis en juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto por esti juristo, poste li ĵurnaladis en gravaj ĵurnaloj. Komence li simpatiis kun la komunistoj, en 1917 li verkis poemon pri Lenino. En 1920 li verkis romanon, kie li opiniis jam male. Li iĝis elstara ĵurnalisto, precipe, kiel riportisto. Pro tiu okupiĝo li ofte vojaĝis.
Verkoj (selekto) redakti
- Budapesttől a föld körül Budapestig (De Budapeŝto ĝis Budapeŝto ĉirkaŭ la Tero), vojaĝimpresoj, 1911
- Kelemenék (Familio Kelemen), romano, 1920
- Gina és Rozamunda (Gina kaj Rozamunda), Romano pri János Vajda, 1927
- A Muzi (La muzeoĝardeno), romano, kiu inspiris la baldaŭan romanon "Filoj de la Paŭlo-strato" de Ferenc Molnár
- tradukaĵoj de Walt Whitman, Edgar Allan Poe
En Esperanto aperis redakti
- Hungara Antologio: poemo
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio
- hungare