Árpád Paál
PAÁL Árpád [pa:l], pseŭdonimoj: Bethlenfalvi János, Bethlenfalvi Pál, Öreg Ferenc, estis rumanuja hungara ĵurnalisto, politikisto naskita en Brassó la 16-an de oktobro 1880 kaj en Nadjvarado la 14-an de septembro 1944.
Árpád Paál | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1880 en Braŝovo | ||||
Morto | 14-an de septembro 1944 (63-jaraĝa) en Oradea | ||||
Lingvoj | rumana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo - political science and government (en) (–1903) Universitato Francisko-Jozefo - jurisprudenco (–1905) vd | ||||
Partio | Transylvanian Party (en) Országos Magyar Párt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiLa mezlernejon Árpád Paál finis en sia naskiĝurbo, Koloĵvaro kaj Székelyudvarhely (1898). Li pristudis juron kaj inter 1902 – 03, li doktoriĝis en Koloĵvaro pri ŝtatscienco en 1903 kaj jurscienco en 1905. Li redaktis la gazeton Kecskeméti Lapok. En 1918 – 19 li estis vicdpartementestro Udvarhely, prezidanto de Székely Nemzeti Tanács (Sikula Nacia Konsilantaro). En 1921 li partoprenis la redaktadon de flugfolio Kiáltó Szó kun Károly Kós kaj István Zágoni. Li verkis la trian parton (A politikai aktivitás rendszere) (La sistemo de politika agado) de tiu flugfolio. Ekde 1920 li estis ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Keleti Újság, Az Újság, Napkelet. Li estis ekde 1-a de januaro 1932 ĉefredaktoro de Erdélyi Lapok en Oradea. En 1924 li estis unu el la fondintoj de la Erdélyi Szépmíves Céh (en 1942 li ricevis ĝian honordiplomon); en 1926 oni elektis lin ano de Kemény Zsigmond Társaság, pli poste de Erdélyi Katolikus Akadémia. Li estis ano de la rumana landkunveno. Liajn tagĵurnalojn manuskripte (2500 paĝoj) (1908-1943) konservas la Muzeo Haáz Rezső kaj en kopio la biblioteko de Országos Széchenyi Könyvtár en Budapeŝto.
Verkoj
redakti- Szellemi művelődésünk jövője (Székelyudvarhely, 1907);
- Törvény a székely közületek közművelődési önkormányzatáról a Párizsban 1919. december 19-én kötött nemzetközi szerződés 11. cikke alapján (Kv. 1931);
- Emlékezések Kölcsey Ferencre (Brassó 1939)
- Józseffalva (Helyszíni jelentés a bukovinai magyar község helyzetéről a tűzvész után. Kv. 1939).
- A kisebbségi lét tanulóévei Erdélyben. I–II. Bibliotheca Transsylvanica, 2008.
Bibliografio
redakti- Horváth Sz. Ferenc: Utak, tévutak, zsákutcák. Paál Árpád két világháború közti nézeteiröl. In: Ablonczy Balázs - Fedinec Csilla (Szerk.):Folyamatok a változásban.A hatalomváltások társadalmi hatásai Közép-Európában a XX. században. Budapest 2005, pp. 117-161. Arkivigite je 2012-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Paál Árpád cikk bibliográfia[1] Arkivigite je 2008-03-27 per la retarkivo Wayback Machine (hungare)