Árpád Sata
SATA Árpád [pr.ŝata][1][2] estas rumanuja hungara aktoro naskiĝinta en Odorheiu Secuiesc la 17-an de oktobro 1950.
Árpád Sata | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1950 (74-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc |
Lingvoj | hungara |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat (–1973) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro ![]() |
Kariero
redaktiÁrpád Sata apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li finis en 1973 en Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet de Târgu Mureş. Por du jaroj li ludis en Satu Mare kaj ekde 1975 en Kluĵo. Ekde 1993 li estis membro de Teatro Gárdonyi Géza en Eger. Li havis kaj prozajn kaj muzikajn rolojn. Li instruis ankaŭ aktorteknikon en koncerna studio. Kun sia edzino en 2012 li fondis propran teatran trupon. Li ricevis premiojn inter 1971-2005 kaj titolon "eterna membro de la testro" en 2007.
Roloj
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Sipák
- Kiel Plaĉas al Vi - Silvius; Corinnus
- Hamleto - Laertes; Polonius
- Vintra Fabelo - paŝtisto
- Molière:
- L' Avarulo - Jakab
- Kleraj virinoj - Tüske
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - inspektoro
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Rudolf
- Ede Szigligeti:
- Liliomfi - Kányai
- Fenn az ernyő, nincsen kas - Rejtei
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Ferapont
- József Katona: Bánk bán - banuso Simon
- Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo - Mátyás Schneider (ĉefrolo)
- István Örkény: Tóték - Cipriani (profesoro)
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - 1-a kamparano
- Joseph Stein - Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento - Jássl (ĉapelisto)
Elektitaj filmoj
redakti- Mula-tó (televida serio) (2015) - gasto
- A negyedik hónap (mallonga filmo, 2016) - ĉefluanto
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- [1]
- Pluaj roloj[2] Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine