Árpád Schwartz

(Alidirektita el Árpád Schwrtz)

Árpád SCHWARTZ [ŝvarc] estis rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Nagyvárad 21-an de junio 1909 kaj mortis en Kluĵo la 30-an de decembro 1960. Li estis la patro de kemiisto Róbert Schwartz.

Árpád Schwartz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1909 (1909-06-21)
en Oradea
Morto 30-an de decembro 1960 (1960-12-30) (51-jaraĝa)
en Kluĵo
Familio
Infano Róbert Schwartz
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Kariero redakti

Árpád Schwartz diplomitiĝis en Bazelo. En 1955 li ricevis la gradon de kandidato, en 1960 la titolon de doktoro de medicianaj sciencoj. Ĝis 1938 li laboris en hospitalo de akuŝejo-ginekologio, inter 1938–41 li estis kuracisto-biologo en la kuracilfabriko Ufarom de Kluĵo. En 1941 pro kontraŭjudaj leĝoj oni maldungis lin. Inter 1942–45 li estis laborservulo, poste deportito. Inter 1946–50 li estis esploristo en Anatomia Instituto de la Medicina Fakultato, poste kuracisto de la Juda Malsanulejo. De 1949 li instruis en Universitato Bolyai de Kluĵo, poste de UBB, kaj estis esploristo de filio de Kluĵo de la Rumana Akademio.

Libroj redakti

  • Az inzulin, monog­rafio (Kv. 1957; noveld. Buk. 1960).
  • A Magyar Autonóm Tartománybeli ásványvizek és gázömlések. monografio, kunulaŭtoro, samloke 1957).
  • Az ember és az állat fiziológiája, universitata lernolibro, en pluraj eld. inter 1950–59.

Fonto redakti