Inkwil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ägelsee)
Inkwil
Blazono de Inkwil
Blazono de Inkwil
Blazono de Inkwil
Lago de Inkwil kaj Lago de Burgäschi (Inkwil videblas tute maldekstre sur la bildo)
Lago de Inkwil kaj Lago de Burgäschi
(Inkwil videblas tute maldekstre sur la bildo)
Lago de Inkwil kaj Lago de Burgäschi
(Inkwil videblas tute maldekstre sur la bildo)
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 12′ 11″ N 7° 40′ 12″ O / 47.20306 °N, 7.67000 °O / 47.20306; 7.67000 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 11″ N 7° 40′ 12″ O / 47.20306 °N, 7.67000 °O / 47.20306; 7.67000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 632
Areo 3,36 km²
Alteco 464 m super marnivelo
Poŝtkodo 3375
Komunumkodo 0980
Mapo de Inkwil
Mapo de Inkwil
Mapo de Inkwil
vdr


Pri la komunumo redakti

Inkwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 632 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Inkwil situas en la Svisa Mezlando ĉe la nordokcidenta bordo de la malgranda Lago de Inkwil. Tra la komunumo pasas la rivereto Seebach, kiu elfluas el la Lago de Inkwil kaj en Berken alfluas al Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Inkwil kaj la kvartaloj Vorstatt kaj Ägelsee La lasta ankaŭ estas nomita Station, ĉar tie situas la stacidomo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,36 km², de kiuj 35,8% estas kovritaj de arbaro, 48,8% servas por agrikulturo kaj 13,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Inkwil limas en nordo al Wangenried, en oriento al Heimenhausen, en sudoriento al Niederönz, en sudokcidento al Bolken, kaj en okcidento al Subingen (SO).

Trafiko redakti

Inkwil situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la kantona vojo 1422, kiu de la kantona ĉefvojo n-ro 22 en Röthenbach kondukas al Subingen. La stacidomo de la fervojlinio de Herzogenbuchsee al Soloturno estis fermita en la jaro 1992 por la persona transporto. La fervojlinio estis poste remalfermita kiel parto de la rapidfervojo inter Herzogenbuchsee kaj Berno, sed ne plu estas trajnhaltejo en Inkwil. Al la publika transportreto la komunumo estas per buslinio de Soloturno al Herzogenbuchsee. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas apud Wangen en distanco de 6 kilometroj norde, respektive apud Kriegstetten en distanco de 8 kilometroj okcidente.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Inkwil datiĝas el la jaro 1262 kiel Inchwile. En Inkwil jam dum la neolitiko ekzistis setlejoj apud la lago. Dum mezepoko Inkwil apartenis al la Grafoj de Kiburgo, kiuj ĝis vendis en la jaro 1402 al Burgdorf. Burgdorf atribuis la malaltan jurisdikcion pri Inkwil al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio en la jaro 1406 estis kun la herdeĵo de la Grafoj de Kiburgo akirita de la urbo Berno, kiu ĝin atribuis al la voktejo Wangen. Je eklezia nivelo Inkwil apartenis al la paroĥo Herzogenbuchsee. Post la Helveta Revolucio Inkwil estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Supra Argovio. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti