Ärztlicher Dolmetscher

Multlingva medicina frazaro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ärztlicher Dolmetscher (Kuracista interpretisto), estas multlingva frazaro verkita de la kuracista paro Gert Hoyer kaj Uta Hoyer el Weida, Turingio, eldonita en 1977 de la eldonejo Johann Ambrosius Barth en Lepsiko kaj republikigita en signife ampleksigita 2-a eldono en 1980 samloke.

Ärztlicher Dolmetscher
Ärztlicher Dolmetscher
Ärztlicher Dolmetscher
Aŭtoro Gert kaj Uta Hoyer
Eldonjaro 1977
Urbo Lepsiko
Eldoninto eldonejo Johann Ambrosius Barth
Paĝoj 316
vdr

La aŭtoroj estas kuracistoj kiuj estis listigantaj 271 numerigitajn frazojn, nome la plej kutimaj el tiuj en la kontakto inter paciento kaj medicina helpanto.

La frazoj estis disponigataj en jenaj lingvoj: angla, araba, bulgara, ĉeĥa, Esperanto, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, pola, rumana, rusa, serbokroata, sveda kaj turka.

La tria eldono, de 2016, ne enhavas la Esperantlingvan version[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti