Çatal Höyük

arkeologia loko en Turkio
(Alidirektita el Çatalhöyük)

Çatal Höyük [ĉatal hojuk] aŭ Çatal Hüyük [ĉatal hujuk] (turke: çatal = forko, höyük = monteto) estas granda loĝloko el epoko de neolitiko kaj eneolitiko en suda Anatolio. Ĝi situas apenaŭ 40 km sudoriente de la urbo Konjao kaj havis siatempe ĉirkaŭ 5000 ĝis 6000 loĝantojn.

Çatal Höyük
arkeologia loko [+]

Koordinatoj37° 40′ 3″ N, 32° 49′ 42″ O (mapo)37.667532.828333333333Koordinatoj: 37° 40′ 3″ N, 32° 49′ 42″ O (mapo)
Areo1,11 km² (110,74 ha) [+]

Estiĝo-7500
HorzonoUTC+03:00 [+]

Çatal Höyük (Turkio)
Çatal Höyük (Turkio)
DEC
Çatal Höyük
Çatal Höyük

Map
Çatal Höyük

Vikimedia Komunejo:  Çatalhöyük [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Elfosaĵoj ĉe la suda areo de Çatal Höyük

Çatal Höyük estas eble la plej frua urbo en la mondo, kaj la plej granda kaj plej disvolvita neolita loko, pri kiu oni scias. La plej fruaj trovitaj tavoloj datiĝas je 7500 jaroj antaŭ Kristo. Trovita en 1958, ĝi fariĝis tutmonde konata post la esploroj de James Mellaart pro ĝiaj aĝo, grandeco, murpentraĵoj kaj aliaj artaĵoj ene de la domoj.

Geografia situo redakti

Çatal Höyük situas en la ebenaĵo de Konya, superrigardante grajnokampojn, sudoriente de la nuntempa urbo Konya (Turkio), ĉirkaŭ 140 km for de la ĝemelpinta vulkano Hasan Dağ. La orientaj loĝejoj formas monteton, kiu leviĝis ĉirkaŭ 20 metrojn super la ebenaĵo en la epoko de la malfrua neolitiko. Ekzistas ankaŭ pli malgranda loĝeja monteto okcidente kaj bizanca loĝejo kelkcent metrojn oriente. La prahistoriaj montetaj loĝejoj estis forlasitaj antaŭ la bronzepoko. Brako de la Çarsamba-rivero iam fluis inter la du montetoj kaj la loĝejo estis konstruita sur aluvia argilo, kiu eble estis favora por frua agrikulturo.

Elfosado redakti

Çatal Höyük hazarde estis malkovrita en 1958 fare de lokaj terkulturistoj, sed nur fariĝis mondfame konata pro la elfosadoj sub gvidado de James Mellaart inter 1961 kaj 1965. Dum tiuj elfosadoj montriĝis ke ĉi tiu parto de Anatolio iam estis la centro de altevoluinta neolitika kulturo. Mellaart perdis la favoron de la aŭtoritatuloj (pro la afero Dorak) kaj estis forpelita el Turkio, post kio la elfosadoj paŭzis ĝis 1993, kiam la brita arkeologo Ian Hodder de la Universitato de Cambridge rekomencis la laboron. Tiuj esploroj estas inter la plej ambiciaj elfos-projektoj nun entreprenataj laŭ, interaliule, Colin Renfrew. Krom ampleksan uzon de arkeologia scienco, oni ankaŭ uzas la interpretaĵojn de psiĥologoj kaj artistoj pri la simbolismo de la murpentraĵoj.

Signifo redakti

 
Renovigo de tipa ĉambro en Çatal Höyük

La unuaj signoj montras ke Çatal Höyük estis loĝata ekde 7400 a. K.. Laŭ la nunaj esploroj ĝi estis antaŭ 8000 jaroj la plej granda loĝejo de la mondo. La eksterordinaraĵo ne estas la bildoj, kiujn oni trovis - reprezentaĵoj de diino, nomita foje Magna Mater (latine: "granda patrino"), estis elfositaj ankaŭ en aliaj lokoj. La plano de la loĝejo estas tio, kio elstaras. La domoj staris tre proksime unu de la alia, kiel abelujeroj (komparu kun puebloj en Nordameriko). Mankis vojoj, padoj, stratoj kaj placoj. Ankaŭ ekzistis nek pordoj nek fenestroj en la muroj. Oni grimpis la tegmenton per ŝtupetaro kaj de tie, tra luko, eniris la domon.

Sindefenda kapablo redakti

Pro la konstrumaniero kaj sen efika sieĝotekniko, urba murego estis ne necesa. Jam pro la nombro de armitaj viroj de la urbo, kiuj estas prezentitaj kiel ĉasistoj kun lancoj sur kelkaj bildoj, la klano estis neatekebla por nomadaj ĉasistoj. Ne ekzistas aliaj loĝejoj kun same granda nombro de militistoj. En Çatal Höyük oni trovis kuglojn el argilo, kiuj probable estis ĵetarmiloj, kaj bildojn de homoj kun katapultoj.

Socia strukturo redakti

Tiaj gravaj diferencoj inter Çatal Höyük kaj la urba bildo de la pli posta Uruk montras, ke la loĝejo havis tute alian socian strukturon ol la postaj urboj. Ŝajne ne ekzistis en Çatal Höyük centraj konstruaĵoj kiel palaco aŭ templo en estra kvartalo. Pro tio ekzistas teorio, ke homoj vivis en ia anarkio, ĉiukaze sen grandaj diferencoj. Ĝis nun ĉio indikas mankon de grandaj diferencoj pri propraĵo aŭ potenco. Pro la malesto de palacoj kaj vilaoj, t.e. pli grandaj domoj, iuj aŭtoroj supozas, ke temis pri prakomunismo tie ĉi. Sed eblas ankaŭ, ke ĉiu familio posedis parton de la komuna vilaĝo kaj terenon kaj ke la urbo estis organizita laŭ kooperativoj. Sed ĉiaj deklaroj pri la socia strukturo de la loĝantoj de Çatal Höyük enhavas grandan parton de spekulacio pro aĝo de la elfosaĵoj kaj manko de skribaj fontoj.

Matriarkeco redakti

En esploroj pri matriarkeco Çatal Höyük estas ofte citita ekzemplo pri matriarka kulturo, en kiu la viroj kaj virinoj estis egalrajtaj.

Trovaĵoj redakti

Loĝejoj redakti

La nombro de loĝantoj de la orienta monteto estis taksita ĝis 10.000 homoj, sed la loĝantaro certe variis tra historio. Meza nombro de 5.000 ĝis 8.000 homoj ŝajnas akceptebla. La homoj loĝis en argilbrikaj domoj, kiuj estis aglutine kunpremitaj. Neniuj trotuaroj aŭ stratoj ekzistis inter la domoj, kiuj kune similis abelĉelaron. Plejparte oni ilin eniris tra truoj en la plafono. Tiele, la tegmentoj estis ankaŭ la stratoj. La plafona malfermaĵo servis ankaŭ por aerumado kaj eliro por la fumo de kamenoj kaj bakfornoj.

Domoj estis gipse tegitaj interne kaj havis kutime lignajn ŝtupetarojn aŭ krutan ŝtuparon, kutime lokitaj ĉe la suda muro de la loĝejo, kiel ankaŭ kuirfornoj kaj kamenoj. Ĉiu ĉefa ĉambro servis kiel kuirejo kaj por ĉiutaga agado. Altigitaj platformoj konstruitaj laŭ la muroj de la ĉefaj ĉambroj estis uzataj por sidi, labori kaj dormi. Tiuj platformoj, kaj ĉiuj internaj muroj, estis zorgeme gipse ŝmiritaj ĝisglataj. Aldonitaj ĉambroj, kiujn oni eniris tra malaltaj enirejoj el la ĉefa ĉambro, estis uzitaj kiel rezervo.

Ĉiuj ĉambroj estis zorge purigitaj. Arkeologoj trovis malmultajn forĵetaĵojn aŭ rubaĵojn en la domoj, sed ekstere ili trovis rubejojn kiuj enhavis kloakaĵojn, manĝaĵorestojn kaj multe da lignaj cindroj. Dum bela vetero, multaj ĉiutagaj agadoj eble okazis sur la tegmentoj, kiuj kredeble formis subĉielan placon. Pli poste, oni ŝajne konstruis grandajn komunajn fornojn sur tiuj tegmentoj. Tra la jaroj, domoj estis rekonstruitaj, post parta neniigo, sur fondaĵo de rubaĵoj - kaj tiel ekestis la monteto. Ĝis 18 niveloj estis trovitaj.

La loĝantoj de Çatal Höyük entombigis siajn mortintojn ene de la vilaĝo. Homaj restaĵoj estis trovitaj en putoj sub la plankoj, kaj precipe sub la fajrejoj, la platformoj en la ĉefaj ĉambroj kaj sub la litoj. La korpoj estis streĉe fleksitaj antaŭ entombigo, kaj ili estis ofte metitaj en korboj aŭ envolvitaj en fragmitaj matoj. Apartigitaj ostoj en iuj tomboj sugestas ke korpoj eble restis subĉiele dum iom da tempo antaŭ kolekto de la ostoj kaj entombigo. Foje, tomboj estis misordigitaj kaj la kapo forigita de la skeleto. Tiuj kranioj eble estis uzitaj dum ritoj, laŭ iuj retrovitaj en aliaj lokoj de la komunumo. Iuj kranioj estis ŝmiritaj kaj pentritaj per okro por rekrei homecajn vizaĝojn, kutimo pli karakteriza pri neolitikaj ejoj en Sirio kaj Jeriĥo ol ĉe ejoj pli proksimaj.

Buntaj murpentraĵoj kaj figuretoj (statuetoj) estas trovitaj tra la tuta urbo, sur internaj kaj eksteraj muroj. Mura mapo de la vilaĝo kun la dupinta Hasan Dağ en la fono estas la nuntempe plej malnova mapo en la mondo. Multaj bildoj inkluzivas virojn kun starigitaj penisoj, grupojn de viroj dum ĉasado, kaj ruĝaj bildoj de la nuntempe malaperintaj uroj kaj vircervoj, kaj vulturoj suben sinĵetantaj al sur senkapaj personoj. Kapoj de bestoj estis fiksitaj ĉe muroj. Aldone, en la supraj niveloj oni trovis argilajn virinajn figuretojn. Kvankam neniu evidenta templo estas trovita, la tomboj, murpentraĵoj kaj figuretoj sugestas ke la homoj de Çatal Höyük havis religion simbolriĉan.

Ĉambroj kun koncentriĝoj de ĉi tiuj eroj eble estis sanktejoj aŭ publikaj kunvenejoj. La homoj ŝajne vivas relative egalrajte, sen evidentaj sociaj klasoj, ĉar oni ne trovis domojn kun apartaj karakterizoj (kiel tiuj de reĝoj aŭ pastroj, ekzemple) ĝis nun. La plej lasttempaj enketoj ankaŭ montras malgrandan socian distingon sur bazo de sekso, kun viroj kaj virinoj ricevantaj ekvivalentan nutraĵojn kaj ŝajne havantaj relative egalajn sociajn rangojn.

En la supraj niveloj, evidentiĝas, ke la homoj de Çatal Höyük estis akirantaj spertojn pri agrikulturo kaj aldomigo de bestoj. Inaj figuretoj estis trovitaj en rezervejoj por grajnoj kiel tritiko kaj hordeo. Ankaŭ pizoj estis kreskigitaj, kaj migdaloj, pistakoj, kaj fruktoj estis rikoltitaj de arboj en la ĉirkaŭaj montetoj. Ŝafoj estis aldomigitaj, kaj indicoj sugestas la komencon de la malsovaĝigo de bovoj. Tamen, ĉasado estis ankoraŭ grava fonto de viando por la komunumo. Fabrikado de potaĵoj kaj de obsidianaj iloj estis gravaj industrioj. Obsidianaj iloj estis verŝajne uzitaj kaj venditaj kontraŭ aĵoj, kiel mediteraneaj konkoj kaj siliko el Sirio.

Religio redakti

 
Taŭrokranioj elfositaj el Çatal Höyük en la muzeo de anatolaj civilizacioj en Ankara.

Frapanta karakterizaĵo de Çatal Höyük estas ĝiaj virinaj figuretoj. Mellaart argumentis, ke ĉi tiuj belaj zorgeme faritaj figuretoj distranĉitaj aŭ mulditaj el marmoro, blua kaj bruna liaso, skisto, kalcito, bazalto, alabastro kaj argilo, reprezentis diinojn. Kvankam ekzistas ankaŭ diaj statuetoj, “…la nombro de inaj statuetoj estas multe pli granda ol tiuj de viraj, kiuj tute ne plu ekzistas post nivelo 6” [1]. Tiaj zorge faritaj figuretoj estis trovitaj ĉefe en lokoj, kiujn Mellaart opinias sanktejoj. Tamen, unu majesta sidanta diino flankita de du leonoj estis trovita en grajnujo, pro kio Mellaart supozas, ke temis pri rimedo por certigi bonan rikolton aŭ protekti la nutraĵojn[2].

Dum Mellaart elfosis preskaŭ ducent konstruaĵojn en kvar sezonoj, la aktuala elfosisto, Ian Hodder, uzis tutan sezonon por elfosi ununuran konstruaĵon[3]. Malgraŭ tio, Hodder, en 2004 kaj 2005, komencis trovi saman dikan, zorge faritan figureton de “patrina diino”, kiujn Mellaart trovis abunde. La 2005-a virina figureto estis frapanta, kaj laŭ la ttt-ejo oficiala de Çatal Höyük, "ĝi eble devigos nin ŝanĝi niajn ideojn pri la eco de la socio de Çatal Höyük":

"La manoj ripozas sur plenaj mamoj, kaj la stomako etendiĝas en la centra parto …. Turnante la figureton oni rimarkas, ke la brakoj estas maldikegaj, kaj sur la dorso de la figureto oni vidas prezentadon de aŭ skeleto aŭ ostoj de tre maldika homo. La ripoj kaj vertebroj estas klare rekoneblaj, kiel ankaŭ la skapoloj kaj la ĉefaj pelvaj ostoj…. Tiu ĉi estas unika aĵo, kiu eble devigos nin rigardi alimaniere la econ de la socio de Çatal Höyük kaj ties reprezentaĵoj”[4].

En la jaro 1963 oni malkovris ĉi tie la ĝis nun plej malnovan mapan prezentadon. La murpentraĵo montras la loĝlokon ĉirkaŭ 6200 a.K. kun ĝiaj domoj kaj la duoblan pinton de la vulkano Hasan Dağı.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. James Mellaart, Catal Huyuk: A Neolithic Town in Anatolia. McGraw-Hill 1967, p. 181) angle
  2. (Mellaart, p. 180)
  3. ((Michael Balter, The Goddess and the Bull, Free Press, 2005, p. 127) angle
  4. (oficiala Çatal-Höyük-ttt-ejo 2005-a gazetara komunikaĵo: “Novaj trovaĵoj en Çatal Höyük”)

Eksteraj ligiloj redakti

Plua legado redakti

Angle redakti

  • Bailey, Douglass. Prehistoric Figurines: Representation and Corporeality in the Neolithic. New York: Routledge, 2005 (hardcover, ISBN 0-415-33151-X; paperback, ISBN 0-415-33152-8).
  • Balter, Michael. The Goddess and the Bull: Çatalhöyük: An Archaeological Journey to the Dawn of Civilization. New York: Free Press, 2004 (hardcover, ISBN 0-7432-4360-9); Walnut Creek, CA: Left Coast Press, 2006 (paperback, ISBN 1-59874-069-5). A highly condensed version was published in The Smithsonian Magazine, May 2005.
  • Hodder, Ian. "Women and Men at Çatalhöyük", Scientific American Magazine, January 2004 (update V15:1, 2005).
  • Hodder, Ian. The Leopard's Tale: Revealing the Mysteries of Çatalhöyük. London; New York: Thames & Hudson, 2006 (hardcover, ISBN 0-500-05141-0). (The UK title of this work is Çatalhöyük: The Leopard's Tale.)
  • Mellaart, James. Çatal Hüyük: A Neolithic Town in Anatolia. London: Thames & Hudson, 1967; New York: McGraw-Hill Book Company, 1967.
  • On the Surface: Çatalhöyük 1993–95, edited by Ian Hodder. Cambridge: McDonald Institute for Archaeological Research and British Institute of Archaeology at Ankara, 1996 (ISBN 0-9519420-3-4).
  • Pearson, Kenneth; Connor, Patricia. The Dorak affair. New York: Atheneum, 1968.
  • Todd, Ian A. Çatal Hüyük in Perspective. Menlo Park, CA: Cummings Pub. Co., 1976 (ISBN 0-8465-1958-5; ISBN 0-8465-1957-7).