Malfermi la ĉefan menuon

É

la litero E kun dekstra korno; parto de hungara, ĉeĥa, slovaka, kaj islanda alfabetoj
Latin small and capital letter e with acute.jpg

É, é (e kun dekstra korno) estas litero de la ĉeĥa, hungara, islanda, kaŝuba, luksemburga kaj slovaka alfabetoj. En la angla, dana, franca, galega, hispana, irlanda, itala, kataluna, norvega, okcitana, portugala, sveda kaj vjetnama alfabetoj la litero estas uzata kiel variaĵo de la litero e. En la angla lingvo ĝi povas esti uzata en pruntoj (ekzemple résumé el la franca) kaj latinigoj (ekzemple Pokémon el la japana). Krome la litero estas uzata en la navaha kaj nederlanda alfabetoj.

Uzo en diversaj lingvojRedakti

Ĉeĥa kaj slovakaRedakti

É estas kvina litero de la ĉeĥa kaj slovaka alfabetoj, esprimas la sonon /ɛː/.

ĈinaRedakti

En la pinjino é estas uzata por esprimi duan tonon.

Dana, norvega kaj svedaRedakti

En la dana, norvega kaj sveda lingvoj la litero é estas ofte uzata por distingi homonimojn en skribita teksto. Ekzemple en la dana: én (unu) kaj en (nedifina artikolo), en la norvega ide (ursujo) kaj idé (ideo), en la sveda armé (armeo) kaj arme (kompatinda).

KatalunaRedakti

En la kataluna lingvo é esprimas fermitan akcentitan sonon [e] en tiuj kazoj, kiam sen la supersigno la akcento estus al alia silabo. Foje la litero estas uzata ankaŭ por distingi sencon; ekzemple és estas triapersona singulara formo de la verbo «esti», kaj es estas triapersona refleksiva pronomo.