École des hautes études en sciences sociales

altlernejo en Francio

La Lernejo por Altnivelaj Studoj en Sociaj Sciencoj (france École des hautes études en sciences sociales, mallonge EHESS) estas unu el la plej selektemaj kaj prestiĝaj francaj altlernejoj (fr. grandes écoles) pri sociaj sciencoj en Parizo[1]. EHESS trejnas akademiajn esploristojn kaj profesorojn specialigitajn pri la sociaj sciencoj.

École des hautes études en sciences sociales
publika universitato • esplora institucio
Informoj
fondodato 23-a de januaro 1975
fondinto(j) Lucien Febvre vd
Situo
Geografia situo 48° 50′ 10″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo)48.836072.37205Koordinatoj: 48° 50′ 10″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo)
lando Francio
urbo Parizo
adreso 8 cours des Humanités, 93322 Aubervilliers Cedex
Nombroj
nombro de studentoj 3 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konsorcio Couperin
• Renater
• Franca-Germana Altlernejo
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filiita al
• Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro vd
filioj
• Travaux et Recherches Archéologiques sur les Cultures, les Espaces et les Sociétés
• Centre international de recherche sur l'environnement et le développement
• Groupement de Recherche en Economie Quantitative d’Aix-Marseille
• Laboratoire Interdisciplinaire Solidarités Sociétés Territoires
• Center for South Asian Studies
• Centre d'études des mondes russe, caucasien et centre-uuropéen
• Centre Alexandre Koyré
• Centre de Recherches Linguistiques sur l'Asie Orientale
• Centre d'Analyse et de Mathématique Sociales
• Centre d'études Turques, Ottomanes, Balkaniques et Centrasiatiques
• Histoire, Archéologie, Littératures des Mondes Chrétiens et Musulmans Médiévaux
• Laboratoire de Sciences Cognitives et Psycholinguistique
• Mondes Américains, Sociétés, Circulations, Pouvoirs
• Centre Georg Simmel
• Cermes3
• Center for Historical Studies
• Centre de Recherches sur les Arts et le Langage
• Centre Européen de Sociologie et de Science Politique
• Center for Southeast Asian Studies
• Sciences et Technologies des Cultures et Sociétés Numériques
• TULDM
• Anthropology and History of the Ancient Worlds
• Marcel Mauss Institute
• Institut des Mondes Africains
• Institut Interdisciplinaire d'Anthropologie du Contemporain
• Centre pour l'édition électronique ouverte vd
jura formo public scientific, cultural or professional establishment vd
École des hautes études en sciences sociales (Parizo)
École des hautes études en sciences sociales (Parizo)
DEC
École des hautes études en sciences sociales
École des hautes études en sciences sociales
Map
École des hautes études en sciences sociales
vdr

La EHESS estas granda école kaj, kiel tia, ne estas parto de la ĉefa universitata sistemo. Ĝi taksas studentojn per elekta procezo surbaze de la esplorprojekto de la kandidatoj. La fakuloj pri trejnado rajtas elekti sian propran instruplanon inter la granda kvanto de seminarioj ofertitaj de la lernejo. Kiel Grand Etablissement (granda establo), la altlernejo ĝuas la plej altan prestiĝon de ĉiuj sciencaj institucioj en Francio. Kadre de la Université de recherche Paris Sciences et Lettres (inkluzive de la École normal supérieure kaj la Collège de France), ĝi ankaŭ estas unu el la plej bonaj universitatoj en Francio[2].

La tasko de EHESS estas esplorado pri sociaj sciencoj, historio, sociologio, ekonomio, antropologio, demografio, geografio, arkeeologio, psikologio, lingvistiko, filozofio, juro kaj matematiko. Depost kelkaj jaroj EHESS ankaŭ ofertas kelkajn magistrajn programojn, kvankam tradicie ĝi estas ĉefe aktiva ĉe doktoreca nivelo.

Historio redakti

La altlernejo por sociaj sciencoj estis kreita en Parizo en 1947 de intelektuloj kiuj elmigris dummilite. Ĝia celo estis renovigi la homajn sciencojn per novaj metodoj konsiderante ne nur la intelektajn, sed ankaŭ la socian kaj ekonomian aspektojn de la homa kolektiva sperto[3].

Ekde ĝia fondiĝo kiel Grand Etablissement, la universitato estis unu el la plej gravaj kaj prestiĝaj esplorinstitucioj en la homaj kaj sociaj kaj homaj sciencoj en Francio kaj tio klarigas ke granda nombro da gvidaj intelektuloj estas ligitaj al ĝi. Inter ili estas la du Nobel-premiitoj pri ekonomio Esther Duflo kaj Jean Tirole, la sociologoj Pierre Bourdieu, Claude Lévi-Strauss kaj Eva Illouz, la filozofoj Raymond Aron, Roland Barthes kaj Jacques Derrida kaj ankaŭ la historiistoj Fernand Braudel, Jacques Le Goff kaj Emma Rothschild.

Esperanto redakti

Esperanto estas ankaŭ temo de esploroj en EHESS[3][4].

Nombro de studentoj kaj profesoroj redakti

Ĉirkaŭ 3.400, la nombro de studentoj estas sufiĉe malgranda kompare kun aliaj parizaj universitatoj. Ĉe EHESS estas nur unu profesoro por iom pli ol kvar studentoj (kun 800 profesoroj kaj preskaŭ 3.400 studentoj en master kaj doktorigaj studoj ĝi estas unu el plej internaciaj universitatoj de Parizo, kunlaborante kun centoj da esplorcentroj tra la tuta mondo). Iom malpli ol duono de la studentoj estas doktorecaj studentoj, 36% de la studentoj kaj 51% de la doktorecaj studentoj venas de eksterlando[5].

Membroj de fakultatoj redakti

Ĝiaj profesoroj kaj prelegantoj estis kaj ankoraŭ estas ĉefaj intelektuloj de la franca intelekta vivo dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj, interalie (alfabete):

  • Christophe Duhamelle (* 1966)
  • Didier Fassin (* 1955)
  • Marc Ferro (1924-2021)
  • François Furet (1927-1997)
  • Marcel Gauchet (* 1946)
  • Maurice Godelier (* 1934)
  • Nilüfer Göle (* 1953)
  • Bernard E. Harcourt (naskita 1963)
  • François Hartog (* 1946)
  • Eva Illouz (* 1961)
  • Pierre Jeannin (1924-2004)
  • Rainer Maria Kiesow (* 1963)
  • Christiane Klapisch-Zuber (* 1936)
  • Jacques Lacan (1901-1981)
  • Antoine Lilti (* 1972)
  • Claude Lefort (1924-2010)
  • Jacques Le Goff (1924-2014)
  • Moshe Lewin (1921-2010)
  • Antonín Jaroslav Liehm (* 1924)
  • Louis Marin (1931-1992)
  • Philippe Maurice (* 1956)
  • Georges de Ménil (* 1940)
  • Pierre-Michel Menger (* 1953)
  • Pierre Monnet (* 1963)
  • Gérard Noiriel (* 1950)
  • Pierre Nora (* 1931)
  • Jean-Pierre Olivier de Sardan (* 1941)
  • Thomas Piketty (* 1971)
  • Krzysztof Pomian (* 1934)
  • Christophe Prochasson (* 1959)
  • Denis Richet (1927-1989)
  • Pierre Rosanvallon (* 1948)
  • Emma Rothschild (* 1948)
  • Olivier Roy (* 1949)
  • Ignacy Sachs (* 1927)
  • Jacques Sapir (* 1954)
  • Gisèle Sapiro (* 1965)
  • Jean-Claude Schmitt (* 1946)
  • René Taton (1915-2004)
  • Émile Témime (1926-2008)
  • Jean Tirole (* 1953)
  • Alain Touraine (naskita 1925)
  • Cecile Vidal
  • Pierre Vidal-Naquet (1930-2006)
  • Michael Werner (historiisto) (* 1946)
  • François Weil (* 1961)
  • Michel Wieviorka (* 1946)
  • Heinz Wismann (* 1935)

Referencoj redakti

  1. (en) "The Ecole des hautes études en sciences sociales" | Columbia | HILI".
  2. (en) World University Rankings. la 18-an de aŭgusto 2017
  3. 3,0 3,1 (eo) Pascal Dubourg Glatigny, Javier Alcalde gastprofesoro ĉe EHESS, Revuo Esperanto, paĝo 203, n-ro 1361(10), oktobro 2021
  4. (en) Konferencoj de Javier Alcalde rilate al Esperanto
  5. (fr) L'EHESS, une grande école ouverte aux réfugiés. En: lemonde.fr, la 26-an de marto 2016, , alirite la 28-an de marto 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.