Édouard Victor Antoine Lalo (n. 27-an de januaro 1823 en Lille; m. 22-an de aprilo 1892 en Parizo) estis franca komponisto.

Édouard Lalo
Persona informo
Naskonomo Édouard Victor Antoine Lalo
Naskiĝo 27-an de januaro 1823 (1823-01-27)
en Lillo
Morto 23-an de aprilo 1892 (1892-04-23) (69-jaraĝa)
en 17-a arondismento de Parizo
Tombo Grave of Lalo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Regional Conservatory of Lille
Subskribo Édouard Lalo
Familio
Edz(in)o Julie-Marie-Victoire Bernier de Maligny
Infano Pierre Lalo
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko
Verkoj Simfonio Hispana
Le roi d'Ys
Namouna
vdr

Vivo redakti

Lalo, filo de oficirfamilio enmigrinta dum la 16-a jarcento ekde Hispanio al Francio, jam junaĝe montris intereson pri muziko, tiel ke li en 1833 eniris la konservatorion de sia hejmurbo por sekvi violon-, violonĉel- kaj kompoziciinstruojn. En 1839 li translokiĝis al Parizo, kie li ĝis 1847 studis violonon ĉe la konservatorio kun François-Antoine Habeneck. Krome li sekvis privatlekciojn pri kompozicio, tamen poste li nomis sin kompozicia memlernanto. Materian subtenon deflanke de sia familio li devis rezigni, ĉar ĉi tiu antaŭvidis lin por oficirkariero.

En la sekvaj jaroj Lalo perlaboris unuavice per instruado; krome li aktivis dumtempe (1849/1850) kiel orkestromuzikisto. Ĉefe li aktivis en la ĉambromuzika sfero de Parizo (precipe kiel vjolisto en la Armigaud-kvarteto). En 1865 li edziniĝis en dua edzeco la aldistinon Julie Bernier de Maligny, kiu malfermis al li pli vastajn sociajn rondojn. Ĉ. ekde 1870 Lalo unuan fojon havis iom grandan sukceson kiel komponisto. Li aliĝis en la Société nationale de musique kaj kontaktis kun tiel gravaj muzikistoj kiel Pablo de Sarasate. En la sekvaj jaroj pliiĝis sia renomo pli kaj pli, oni pli atentis pri li ankaŭ mondskale. Lia lasta kaj samtempe plej granda sukceso estis la unua prezentado de sia opero Le Roi d'Ys en la jaro 1888. Tamen lia ega graveco klariĝis parte nur post lia morto.

Stilo redakti

Lalo mem vidis siajn muzikajn radikojn ĉefe en la germanlingva spaco, antaŭ ĉio je Ludwig van Beethoven, Franz Schubert kaj Robert Schumann. Precipe en sia tradicia formsento ĉi tiu orientiĝo malkaŝiĝas. Tamen ankaŭ aliaj influoj estas konstateblaj en lia verkaro. Ekde ĉirkaŭ 1870 li pli kaj pli okupiĝis pri popolmuziko de diversaj landoj (Francio, Hispanio, Skandinavio, Rusio), kio stampis lian tonlingvaĵon precipe en harmonia direkto: unuflanke pro la utiligado de modaloj, aliaflanke pro la enpreno de relative aŭdacaj turnoj. Tamen la popolmuzika elemento nur malofte dominas, ĉar li aplikas ĝin pli modere. Pluaj trajtoj de la muziklingvaĵo de Lalo estas la animskua drameco de multaj el siaj verkoj, surprize diferencigita ritmaro, kiu ofte estas strukturita triolete, samkiel rimarkinde multfaceta sento por diferencaj sonkoloroj. Ĉiuj ĉi trajtoj dumvive spertis malkomprenon, oni sin detenis de Lalo kiel supozata Wagner-ano; fakte ili tamen faris lin vojpreparanto de la impresionisma muziko, kiun ekz. Claude Debussy ege ŝatis pro la kolorriĉo de liaj verkoj kaj lia progresema harmoniaro.

Verkoj redakti

  • Orkestroverkoj
    • Simfonio g-minoro (1886)
    • Divertissement (1869)
    • Pianokonĉerto f-minora (1888)
    • Violonkonĉerto no 1 F-Dur op.20 (1873)
    • Violonkonĉerto no 2 d-minoro op.21 Symphonie espagnole (1873/74)
    • Violonkonĉerto no 3 Fantaisie norvégienne (1878)
    • Violonkonĉerto no 4 f-minora op.29 Concerto russe (1879)
    • Violonĉelkonĉerto d-minora (1877)
  • Scenejaj verkoj kaj alia voĉkanta muziko
    • Fiesque, opero (1866-68)
    • Le Roi d'Ys, opero (1875-87)
    • La Jacquerie, opero (1889, ne kompletigita)
    • Namouna, baleto (1881/82)
    • Néron, pantomimo (1891)
    • 23 Lidoj
  • Ĉambromuziko
    • Fantaisie originale por violono kaj piano A op. 1 (ĉ. 1848)
    • Allegro maestoso por violono kaj piano c op. 2 (ĉ. 1848)
    • Deux impromptus [Espérance, Insouciance] por violono kaj piano op. 4 (ĉ, 1848)
    • Arlequin, esquisse caractéristique por violono/violonĉelo kaj piano (ĉ. 1848)
    • Pianotrio no 1 c op. 7 (um 1850)
    • Impromptus [Pastorale, Scherzo alla Pulcinella] por violono kaj piano op. 8 (ĉ. 1850)
    • Pianotrio no. 2 b (1852)
    • Sonato por violono kaj piano op. 12 (1853) [ankaŭ Grand duo concertant]
    • Deux pièces [Chanson villageoise, Serenade] violonĉelo kaj piano op. 14 (1854)
    • Alegro por violonĉelo kaj piano Eb op. 16 (1856)
    • Soirées parisiennes por violono kaj piano op. 18 (1850) [kune kun C. Wehle]
    • Sonato por violonĉelo kaj piano (1856)
    • Arĉkvarteto Eb op. 19 (1859) [1880 reviziita kiel op. 45]
    • Pianotrio no 3 a op. 26 (1880)
    • Guitare por violono kaj piano op. 28 (1882)
    • Arĉkvarteto E op. 45 (1880) [unua versio 1859 op. 19]

Eksteraj ligiloj redakti