Édouard LOCKROY (18a de julio 1838 – 22a de novembro 1913) estis franca politikisto.

Édouard Lockroy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1838 (1838-07-18)
en Parizo
Morto 22-an de novembro 1913 (1913-11-22) (75-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Édouard Lockroy
Familio
Patro Lockroy
Edz(in)o Alice Lehaene
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistoministro
vdr

Li ekstudis arton, sed en 1860 enlistigis kiel volontulo kun Garibaldi. La venontajn tri jarojn li pasigis en Sirio kiel sekretario de Ernest Renan, kaj reveninte al Parizo li iĝis aktivula ĵurnalisto kontraŭ la Dua Franca Imperio en la gazetoj Le Figaro, Diable à quatre, kaj finfine en Le Rappel, kun kiu lia nomo estis tre konektita. Li komandis batalionon dum la Sieĝo de Parizo, kaj en Februaro 1871 li estis elektita deputito de la Nacia Asembleo kie li estis en la ekstrema maldekstro kaj protestis kontraŭ la aliro al paco.[1]

Kiam li estis ministro pri komerco kaj industrio, li faris la unuajn aranĝojn por la Ekspozicio de 1889, kaj per ingenia letero li defendis la starigon de la Eiffel Turo kontraŭ la artistaro de Parizo.[2]

Verkoj redakti

Lockroy estis arda kaj sukcesa defendanto de forta ŝiparmea politiko, por kio li publikigis ekzemple:

  • La Marine de Guerre (1890)
  • Six mois rue Royale (1897)
  • La Défense navale (1900)
  • Du Weser à la Vistula (1901)
  • Les Marines française et allemande (1904)
  • Le Programme naval (1906)

Notoj redakti

  1. Chisholm 1911, p. 854.
  2. Chisholm 1911, pp. 854–855.

Bibliografio redakti

  • Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Lockroy, Édouard". Encyclopædia Britannica. 16 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 854–855.