Édouard Mortier
Édouard MORTIER, plennome Adolphe Édouard Casimir Joseph Mortier, Unua Duko de Trevizo (naskiĝis la 13-an de februaro 1768 en Le Cateau-Cambrésis, mortis la 28-an de julio 1835 en Parizo) estis franca armea komandanto kaj Marŝalo de la Imperio sub Napoleono la 1-a, kiu deĵoris dum ambaŭ la Francaj revoluciaj militoj kaj la Napoleonaj Militoj. Li estis unu el la 18 homoj mortigitaj en 1835 dum bomb-atenco fare de Giuseppe Marco Fieschi kontraŭ la reĝo Ludoviko Filipo la 1-a.
Édouard Mortier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1768 en Le Cateau-Cambrésis | ||||
Morto | 28-an de julio 1835 (67-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Douai vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Napoléon Mortier de Trévise • Caroline Mortier de Trévise vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto • militisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||