Édouard Valéry
Edouard VALÉRY (La Coquille, 29-an de februaro 1924 - Sarlat-la-Canéda, 15-an de septembro 2010) estis membro de la franca interna rezistado.
Édouard Valéry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de februaro 1924 en La Coquille |
Morto | 15-an de septembro 2010 (86-jaraĝa) en Sarlat-la-Canéda |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Solange Sanfourche |
Okupo | |
Okupo | membro de Franca rezistado |
Ankaŭ lia frato Henri estis rezistema kaj brilis en la ligiloj kaj loĝistika subteno de la makisoj de la suda areo kiuj povis eviti la agadon de la Gestapo, de Liono, kaj de ĝia gvidanto Klaus Barbie, kiu arestis Jean Moulin. Li revenis al Corrèze post sia liberigo. La 24-an de aŭgusto 1944 okazis en Périgueux la Liberiga Parado, en kiu li partoprenis, kune kun multaj aliaj rezistantoj, precipe Yves Péron kaj Roger Ranoux kromnmome Hercule. Périgueux liberigis sin sen pafi eĉ unu pafon. En la Liberigo, Edouard Valéry estis la estro de la unua oficejo de la Ĉefa Stabo de la Francaj Internaj Fortoj (FFI) de la Dordogne kun la rango de komandanto. Li edziĝis en Périgueux en 1945 Solange Sanfourche[1][2][3][4].
Notoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-28. Alirita 2021-11-30.
- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ [3]