Élie DUCOMMUN (La 19-an de‏ februaro 1833 - La 7-an de decembro 1906 ) estis ĵurnalisto svisa kaj pacaktivisto. Gajnis la Nobel-premion pri paco en 1902, kune kun la advokato Charles Albert Govat.

Élie Ducommun
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1833 (1833-02-19)
en Ĝenevo
Morto 7-an de decembro 1906 (1906-12-07) (73-jaraĝa)
en Berno
Tombo Bremgarten cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Familio
Parencoj Martin Brauen vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoekonomikisto • pacaktivisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ducommun naskiĝis en Ĝenevo kaj laboris por vivteni sin kiel helpinstruisto, lingva instruisto, ĵurnalisto kaj redaktoro. Lia unua laboro, fininte sian mezlernejan edukadon en la aĝo de 17 jaroj, estis kiel privata instruisto en riĉa familio en la saksa regiono de Germanio, kie li ekregis la germanan lingvon. Li servis kiel interpretisto por la Federacia Prezidanteco de Svislando de 1873 ĝis 1869. En 1867 li estis unu el la fondintoj de la Ligo por Paco kaj Libereco (france: Ligue de la paix et de la liberté), kvankam li daŭre vivtenis sin kaj eĉ funkciis kiel sekretario de la ŝtalentrepreno Jura-Simplon ekde 1873-1891.

En 1891 li estis nomumita la unua direktoro de la Internacia Oficejo de la Paco, kiu fariĝis la unua neregistara pacorganizo. Li rifuzis esti pagita pro sia laboro en la organizo kaj asertis, ke li volas plenumi ĝin nur pro ideologiaj kialoj. Liaj organizaj kapabloj kontribuis al la sukceso de la organizo. En 1902 li ricevis la Nobel-pacpremion kaj daŭre funkciis kiel la direktoro de la organizo ĝis sia morto en 1906.

Eksteraj ligiloj redakti