Élie VINET (1509-1587) estis franca humanisto, filologo, historiisto, tradukisto, antikvaĵisto, helenisto, erudiciulo kaj arkeologo, respondeca pri eldonado de ĉirkaŭ 50 libroj. Li estis direktoro de la fama "Kolegio de Gieno" en Bordozo kaj unu el la fondintoj de la Universitato de Koimbro, en Portugalio. Li lasis sennombrajn eldonojn kaj komentojn de aŭtoroj kaj grekaj kaj latinaj kaj plenumis faman eldonon pri la verkoj de la latina poeto Aŭsonio, kiun li publikigis en 1551. Vinet estis filo de Jehan Vinet kaj Colette Catte.[2] Vinet estis profesoro en la Kolegio pri Artoj, en Koimbro inter 1547 kaj 1549. Li estis ankaŭ amiko de Pedro Nuñes kaj helpis krei kelkajn kontribuaĵojn de la portugala matematikisto en Eŭropo, enkondukante lin en sia nova eldono de la "Sphaera".[3]

Elia Vineto Santone
(1509–1587)
La Sfero de Johano de Sakrobosko, verko eldonita de Élie Vinet en 1578.
La Sfero de Johano de Sakrobosko, verko eldonita de Élie Vinet en 1578.
Persona informo
Naskiĝo 1509
en Saint-Médard (Charente), Francio
Morto 11-a de majo 1587
en Bordozo, Francio
Lingvoj meza francafrancalatina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Kolegio de Gieno, Francio
Universitato de Poitiers[1]
Subskribo Élie Vinet
Profesio
Okupo historiistofilozofo • filologo • arkeologotradukistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
La gramatiko de Lucius Annaeus Cornutus, verko de Élie Vinet, eldonita en 1613.

Vinet komencis siajn studojn ĉe Barbezieux-Saint-Hilaire, en lernejo administrata de Simon Pererius, kiu instruis al li la bazajn elementojn de la latina lingvo. Post la morto de lia patro Jehan Vinet, lia patrino sendis lin al Angulemo por daŭrigi siajn studojn.

Poste li iris al Poitiers, kie li akiris la diplomon je Magistro pri artoj. En la kortego de Konjako li vizitadis Luiza-n de Savojo (1476-1532) kaj Margareta-n de Angulemo (1492-1549). Poste li iris al Parizo por studi antikvan grekan kaj matematikon ĉe la Kolegio de Santa Barbara.

En 1539 li ankoraŭ estis tie, kiam la portugala humanisto André de Gouveia, rektoro de la Kolegio de Gieno, en Bordozo kaj antikva Kolegio de Santa Barbara, invitis lin veni kiel instruisto al Bordozo. Tri jaroj poste, en 1542, Vinet sentis sin laca kaj retiriĝis al Santonge, Hispanio. Ĝuste dum ĉi tiu retiriĝo li komencis studi iujn klasikajn aŭtorojn kaj publikigi siajn verkojn kaj latine kaj france.

En 1547, reĝo Johano la 3-a de Portugalio kunvokis André-on de Gouveia por reorganizi la Kolegion de Koimbro laŭ la modelo de tiu de Bordozo. Elie Vinet akompanis lin. Gouveia decidis resti en Portugalio, sed Vinet revenis al Bordozo en julio 1549, kvankam li baldaŭ foriris al Parizo por kontroli la publikigon de sia libro pri Aŭsonio, kiu estis publikigita en 1551.

Reen al Bordozo en januaro 1550, Vinet reprenis sian katedron pri matematiko ĉe la Kolegio de Gieno kaj inter 1552 kaj 1556 li publikigis serion de libroj por la uzo de siaj klasoj. En 1556 mortis la direktoro de la Kolegio de Gieno, Jean Gélida (1489-1556), kiu estis anstataŭinta André de Gouveia en 1547.

La ĵurioj de la Parlamento de Bordozo nomumis lin direktoro. Tamen la reĝo Henriko la 2-a de Francio (1519-1533) ignoris lin kaj nomumis alian: Nicolas Hérigaray. Tre frustrita de ĉi tiu kialo, Vinet forlasis la lernejon kaj pasigis ses jarojn en Saintonge kaj Angoumois dediĉita al preparado de eldonoj de klasikaj aŭtoroj kaj al prenado de notoj pri la historio de Saintonge, Angouleme kaj Bordeaux, kiu estos uzata por liaj estontaj studoj.

Nicolas Hérigaray eksiĝis en 1562 kaj la ĵurioj nomumis Vinet-on kiel direktoron de la Kolegio de Gieno. Li estis komisiita administri ĝin, sed li ankaŭ donis kursojn, renovigis la pedagogion, instruis metodojn por "bone edukitaj estroj" kaj starigis pli humanan disciplinon. Krome li daŭre publikigis eldonojn de latinaj klasikaĵoj. En 1570, Vinet eksiĝis sin el siaj administraj devoj por dediĉi sin al sia eldono de Aŭsonio, kies fina versio estus publikigita en 1580.

Verkaro redakti

  • Miguel Psellos (Tradukaĵo de Élie Vinet), Ex mathematico Pselli breviario arithmetica, musica, geometria Proclus de sphaera, Bordeaux, François Morpain, 1543
  • Teognis de Megara (Tradukaĵo de Élie Vinet), Θεογνιδος του Μεγαρεως ... γνωμαι ἐλεγειακαι. Theognidis Megarensis Sententiae Elegiacae plurimus locis castigatæ ac scholiis illustratæ per Eliam Vinetum. Accessit Latina ... ad verbum interpretatio, etc., 1543
  • Eldono de Lucius Annaeus Seneca, Formula vitæ honestæ, opus, quod diu quidem Lucius Annaeus Senecæ De quatuor virtutibus falso inscriptum, prostitit: sed auctori suo Martino Episcopo, iam tandem ex vetusti codicis, qui est Niorti, fide assertum, ac collatis variis exemplaribus emendatum, Poitiers, E. Marnesio, 1544
  • Tradukaĵo de Proklo, Traité de la Sphère, Poitiers, 1544
  • Tradukaĵo de Eginhardo, La Vie du Roy & Empereur Charle-Maigne, composee jadis en langage Latin ... & maintenant trãslatee en Francoys par H. Vinet, Poitiers, Franciscum Raphelengium, 1546
  • Eldono de Decii Magni Avsonii Paeonii Bvrdegalensis, Parizo, Jacob Kerver, 1551
  • Johannes de Sacrobosco kaj Élie Vinet (ed.), Sphaera Ioannis de Sacro Bosco emendata ; Eliae Vineti Santonis Scholia in eandem Sphaeram ab ipso authore restituta. Adiunximus huic libro Compendium in Sphaeram per Pierium Valerianum Bellunensem. Et Petri Nonii Salaciensis Demonstrationem eorum... eodem Vineto interprete, Parizo, Gulielmum Cauellat, 1552
  • Eldono de Kajo Solio Sidonjo Apolinaro, Caii Solli Apollinaris Sidonii Arvernorum Episcopi, opera castigato et restituta, Lugduni, Ioan Tornaesium, 1552
  • Eldono de Eutropii Brevarium, historia romana, ab urbe condita ad annum ejusdem urbis millesimum centesimum et nonumdecimum, ita contracta, ut nihil invenias, quod immensum rerum romanarum pelagus cognituris, pulchrius commodiusque praeire possit. Emendavit tertium Elias Vinetus : cuius emendationum commentarius recognitus et auctus separatim excudetur, Bordeaux, Simon Millanges, 1554
  • Eldono de Gaius Julius Solinus, Caius Julii Solini Polyhistor, ex antiquis ... codicibus ... restitutus. ... Index ... rerum, auctorum citatorum et verborum novorum indices: in quibus multa monuit de varia scriptura, nōnulla etiam explicuit ... E. Vinetus. MS. notes, Poitiers, E. Marnesio, 1554
  • Bonaventure des Périers kaj Jacques Pelletier du Mans, Discours non plus melancohques que diuers, de choses mesmement, qui appartiennent a notre France: & a la fin La maniere de bien & iustement entoucher les lucs & guiternes, Poitiers, Enguilbert de Marnef, 1556
  • Eldono de Suetonii Tranquilli de illustribus Grammaticus et Rhetoribus libri duo, castigati et indice aucti..., Poitiers, Joan Marnef, 1556
  • Eldono de Aulii Persii Flacci satyrarum liber, ab Elia Vineto Santone emendatis..., Poitiers, Enguilbert Marnef, 1560
  • Eldono de Floruso, Lucii Annaei Flori, vel potius Lucii Annaei Senecae, rerum Romanorum ex Tito Livio epitoma, Poitiers, Enguilbert Marnef, 1563
  • Eldono de Sextus Aurelius Victor, De vita et moribus imperatorum romanorum, Poitiers, E. Marnesium, 1564
  • Eldono de Prisciano, Rhemnii Fannii, Bedae Angli, Volusii Metiani, libri de numeris, ponderibus, mensuris, numeris, eorumque notis, et de vetere computandi per digitos ratione, Parizo, ædibus Rovillii, 95 paĝoj, 1565
  • L'Antiquité de Bourdeaus et de Bourg présentée au Roy Charle neufiesme, le treiziesme jour du mois d'avril l'an mille cinq cens soixante et cinq, à Bourdeaus, Poitiers, Enguilbert Marnef, 1565
  • Eldono de Censorini Liber de Die natali par Eliam Vinetum Santonem emendatus, Poitiers, Enguilbert de Marnef, 1567
  • Recherche de l'antiquité d'Engovlesme, Poitiers, Enguilbert de Marnef, 1567
  • Le Safran de la Roche-Foucault, Poitiers, Enguilbert de Marnef, 1568
  • Les Antiquitez de la ville de Xaintes au pais de Xaintonge, Bordeaux, Veuve Morpain, 1568
  • L'Antiquité de Saintes, Bordeaux, Pierre de Ladime, 1571
  • Eldono de Pomponio Mela, De situ orbis libri, ad multa nova, veteraque exemplaria emendati per Eliam Vinetum Santonem, Parizo, Gabriel Buon, 1572
  • Narbonensium votum, et arae dedicatio, insignia antiquitatis monomenta, Narbone reperta in marmore eterra effosso : quum fundamenta condendo propugnaculo aperirentur, anno Christi MDLXVI, Bordeaux, Simon Millanges, 1572
  • Eliae Vineti santonis de Logistica libri tres, Bordeaux, Simon Millanges, 1573
  • Eldono de Eŭklido, Definitiones Elementi qvincti, Et sexti, Euclidio, ab Elia Vineto, Bordeaux, Simon Millanges, 1575
  • L'Arpanterie : livre de géométrie, enseignant à mezurer les champs, et pluzieurs autres chozes, Bordeaux, Simon Millanges, 1577
  • La manière de fare les solaires, que communement on appelle quadrans, Poitiers, E. Marnesium, 1564 kaj Bordeaux, Simon Millanges, 1583
  • Prólogo a André de Gouveia, Schola Aquitanica, Bordeaux, Simon Millanges, 1583
  • Schola Aquitanica[4] 1583
  • L'antiquité De Saintes et Barbezieus, Bordeaux, Simon Millanges, 1584
  • Eldono de Justino (historiisto) kaj Cnaeus Pompeius Trogus, Iustini ex Trogi Pompeii externis historiis, libri XLIIII; Sex. Aur ., Lyon, Iacobum Stoer, 1598
  • Con Antonio Mizauld, La maison champestre, avec le jardin médecinal, Parizo, Robert Foüet, 1607
  • Les Déclinaisons de tous noms et verbes latins réguliers, et autres. D'avantage l'entière conjugaison du verbe françois, avecque son exposition latine. Plus la manière d'instruire les enfants, & la table du livre. Par M. Elie Vinet, sainctongeois. Le tout reveu, corrigé et augmenté en cette dernière impression, Bordeaux, Simon Millanges, 1610
  • Eldono de Aulus Persius Flaccus, Satyrae, Parizo, Clavdivm Morellvm, 1613
  • Eldono de Lucius Annaeus Cornutus, Lucii Annæi Cornuti ... Commentum in Auli Persii Flacci Satyras, nunc primmum formis editum. Eliæ Vineti Santonis præpatio in id commentarium, et annotationes in easdem Persii Satyras, Parizo, Ioannem Orry, 1613

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Universitato de Poitiers estis fondita de la papo Eŭgeno la 4-a en 1431. Tie studis Joachim du Bellay, Jean-Louis Guez de Balzac (1597–1654), François Rabelais, René Descartes, kaj Scévole de Sainte-Marthe (1571–1650), krom aliaj.
  2. Histoire du Collége de Guyenne d'après un grand nombre de documents inédits
  3. De Sphaera of Johannes de Sacrobosco in the Early Modern Period
  4. Miguel Venegas and the Earliest Jesuit Theater