Émile Grosjean-Maupin

(Alidirektita el Émile GROSJEAN-MAUPIN)

Émile GROSJEAN-MAUPIN, en Esperanto Emilo Groĵan-Mopeno (ps. Fakulo aŭ Gromo; naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Nancy, mortis la 16-an de decembro 1933 kaj estis enterigita en la nordfranca vilaĝo Hernicourt, departemento Pas-de-Calais), estis franca instruisto ("licea profesoro") kaj unu el la plej gravaj Esperanto-vortaristoj, ano de la Lingva Komitato de 1909, de la Akademio de Esperanto kaj ties Direktoro de la Komuna Vortaro de 1920.

Émile Grosjean-Maupin
Persona informo
Aliaj nomoj Fakulo
Naskiĝo 19-an de februaro 1863 (1863-02-19)
en Nancio
Morto 17-an de decembro 1933 (1933-12-17) (70-jaraĝa)
en Wavrans-sur-Ternoise
Tombo Hernicourt
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo
Familio
Patro Jean Grosjean
Patrino Marie Maupin
Frat(in)o Henri Grosjean-Maupin
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
Esperanto
Esperantisto numero 16686
vdr

Vivo redakti

Grosjean-Maupin estis emerita direktoro de la ŝtata alt-lernejo por geblinduloj en Parizo. Li esperantiĝis en 1906 kaj okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Li verkis tre multajn recenzojn kaj prilingvajn artikolojn en multaj tiam gravaj gazetoj: La Revuo, Esperanto Triumfonta (antaŭulo de Heroldo de Esperanto), Literatura Mondo kaj multaj aliaj. Li estis konstanta redaktoro de Franca Esperantisto dum ĝia tuta ekzistado dum la unua periodo (1908-1921). Grosjean-Maupin ankaŭ estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Louis Bastien notas en la Enciklopedio en 1933: "Kvankam zorge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen senĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo internacia estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Théophile Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro «Vortoj de Prof. Cart»: «En tiu ĉi kvazaŭtestamento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean-Maupin, kiu de la komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon»."

Bastien tiel kaŝe aludas al la profunda malkonkordo inter la leksikologiaj principoj kaj tendencoj de Cart kaj Grosjean-Maupin.

Vortaraj laboroj redakti

Grosjean-Maupin pristudis kaj starigis la listojn de la novaj vortoj oficialigotaj kaj redaktis la Oficialan Klasikan Libron. Sed liaj precipaj verkoj estas la tiuepoke tre kompletaj kaj detalaj vortaroj

Pro tiuj leksikologiaj spertoj li tuj fariĝis Direktoro de la Komuna Vortaro, kiam li estis elektita Akademiano en 1920. Ili ankaŭ fariĝis la bazo de la Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930), kies ĉefa aŭtoro kaj direktanto li estis, helpata precipe de Waringhien.

Aliaj verkoj redakti

Krom diversaj broŝuroj li verkis:

Recenzoj redakti

Pri Cours Méthodique d'espéranto

 
 Tiu ĉi bonega kaj ĉiukonsente laŭdita instruolibro, kies unua eldono jam elĉerpiĝis, konsistas el multaj ekzercoj por tradukado, klare klas­ igitajn kaj ordigitajn, tiarnaniere, ke ĝi povas facile adaptiĝi, kiel me­ loda kompletiga ekzercaro, al ĉiu ajn esperanta lernolibro, kaj kurso. La komencantoj uzos ĝin kun profito, forlasante provizore la numerojn rilatantajn al ^elementaj gramatikaj punktoj, sed ĝi precipe utilos al la esperantistoj, kiuj deziras kompletigi kaj perfektigi sian konon pri la lingvo. Efektive tiu ĉi libro liveras por la solvo de ĉiuj delikataj aŭ dubaj gramatikaj demandoj riĉan aron da pruvaj kaj decidigaj aŭtorit­ataj ekzemploj, eltiritaj precipe el Zamenhof. La verko, el kiu estas ĉerpita ĉiu Zamenhofa ekzemplo, estas precize montrita. Tiu, kiu pose­ das tiun libron, disponas multvaloran kaj senkomparan gramatikan repertuaron, klarigantan ĉiujn regulojn kaj punktojn de nia gramatiko kaj facile konsulteblan en okazoj de bezono. Tiamaniere tiu libro povas fari gravajn servojn precipe al la instruantoj, al la jani progres­ intaj Esperantistoj kaj al la verkantoj, kiuj deziras uzi nian lingvon korekte, klare kaj elegante. Klarigaj notoj ankoraŭ pliigas la valoron de la libro 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Referencoj redakti

  1. Beletro, sed ne el katedro, 2-a eld. 1987, p. 97.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti